Itala Esperanto-Federacio iĝas centjara. Jen kialo por partopreni ĝian
kongreson kaj konstati kiom ĝi estas juna. Pri la suno ne estas problemo.
Ĝi daure brilas super la strandoj inter Venecio kaj Triesto, kie oni
kongresos. Precize en Lignano Sabbiadoro. La kuneco rezultas el la fakto,
ke Kubo estas malproksima sed Venecio proksima. Pro seminario de Europa
Esperanto-Unio, financota de la Eŭropa Komunumo, multaj europaj
esperantistoj jam antaŭanoncis sian ĉeeston. Rigardu en http://italakongreso.esperantoitalia.it/
kaj aliĝu senpripense. Vi rajtas donaci ion al vi de tempo al tempo.
Informoj ĉe fei ĉe esperanto.it.
La LKK