Ago-Semajno kaj Internacia Seminario finfine kuniĝas - tian informon dum novjara nokto ricevis partoprenantoj de ambaŭ junularaj aranĝoj. Anonco pri kreo de Junulara E-Semajno estis publikigita filme ( http://filmo.jes.pej.pl ) duonhoron post noktomezo. La unua JES okazos en Zakopane (Pollando). JES-paĝaro ( http://jes.pej.pl ) estas ankoraŭ konstruata, do plej multaj informoj pri nova aranĝo troviĝas en Vikipedio ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Junulara_E-Semajno ) La silvestro de 2009 vidos kunigon de IS kaj AS, du fortaj kaj sukcesaj eventoj kiuj ĝis nun konkurencis. Ĝi okazos en Zakopane, nomiĝos Junulara E-Semajno kaj gvidos ĝin teamo de kvar spertuloj de ambaŭ pasintaj eventoj: Julia Hell (prezidantino de GEJ), Łukasz Żebrowski (prezidanto de PEJ), Rolf Fantom (estrarano de GEJ por renkontiĝoj), Irek Bobrzak (ĉefo de Varsovia Vento). Pliaj informoj: http://tejo.org/eo/node/845