Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 232 (2009-12-12)
La nova numero de Kontakto estas jam en la reto

La pdf-versio de "Kontakto 2009:5" jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro de UEA (ensalutu ĉe http://reto.uea.org/ kaj elektu la sekcion "Teko"). La ĉefa temo de la 20-paĝa (jes!) numero estas "Televido", sed, kompreneble, temos ne nur pri ĝi.

Mi varme invitas ĉiujn verkemulojn kontribui por la sekvaj numeroj, kies eventualaj temoj estos:

K-to 234, 2009:6. IDOLOJ. Rapidu pri la kontribuo!

K-to 235, 2010:1. MODERNA ARTO. Planata limdato: la 15a de januaro.

La temoj povas esti "ŝovitaj" aŭ ŝanĝitaj depende de la venintaj kontribuoj, sed neniu via artikolo estos superflua!

Krome, bonvolu atenti, ke la 1an de decembro startas la enketo, kies celo estas plibonigo de la revuo. Bonvolu viziti la paĝon kaj informi pri ĝi viajn amikojn!

Amike,

Paŭlo Moĵajev, Kontakto-redaktoro

kontakto@tejo.org

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026