La 65-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazos inter la 18-a kaj la 25-a de julio 2009 en urbo Liberec' en Ĉeĥio. "Liberec'" rolos ankaŭ kiel kongresa temo - libereco en ĉiuj ties formoj. La aranĝon organizas kune Ĉeĥa, Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj. Urbo Liberec situas 100 km norde de Prago, apud la ĉeĥa-germana-pola trilandlimo. Jam eblas rete aliĝi al IJK 2009 en Liberec'! Unua aliĝperiodo daŭras ĝis la 31-a de januaro, do rapidu! Uzu la kutiman retadreson: http://www.tejo.org/ijk/