Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 231 (2009-11-28)
PASPORTA SERVO: Ĉu RETA kontraŭ LIBRETA?

La retejo pasportaservo.org jam pli ol mil uzantoj kaj komence de la jaro aperos la libro. Tiel plenumiĝos unu el la plej grandaj transformiĝoj de Pasporta Servo, ĉi-foje en la retan mondon. Sed la libreto restas grava parto de la servo, kaj simbole kaj praktike.

Verŝajne multaj homoj havas demandon, ĉu la reta versio (ĉe www.pasportaservo.org, nomita PS2.0) estas anstataŭigo de la "klasika" libretversio.

La respondo estas ne. Sed ja libretversio iĝas aldonversio por la retejo. Certe ĝi estas kutima agrabla versio kiun oni povas meti en la poŝo kaj uzi en lokoj kie malfacilas retumi, kaj eblas montri al amikoj kaj diri: "Jen, vidu kiel funkcias esperanto, mi povas konkeri tutan mondon ne elspezante por loĝado".
Sed la libretversio ankaŭ havas siajn malavantaĝojn, ĝi povas perdiĝi inter multaj aliaj libroj, ĝi povas rompiĝi, la informoj malnovas kaj ne eblas aliĝi se vi ĉiujn kvar monatojn ŝanĝas loĝlokon.

Tamen la retejo ankaŭ avantaĝas. Facila kaj rapida aliĝado, estas pli facile havi kontakton kun gastigantoj, la informoj ĉiam estas aktualaj se la gastigantoj translokiĝas, ŝanĝas adreson, telefonon, ktp, kaj estas pli sekure ĉar oni povas kaŝi adreson kaj retpoŝtadreson, kaj korespondi nur per la konto. Tre helpas trovi gastiganton per mapo en la retejo. Kaj se vi aliĝas al pasportaservo.org kiel "gastiganto" vi povos aperi en la papera versio. Nur gravas, ke vi indiku ĉiujn datumojn kaj veran nomon. Alia agrabla momento de pasportaservo.org estas, ke vi povas ekkonatiĝi kun novaj esperantistoj kaj korespondi. Sur la retpaĝo vi povas legi blogaĵojn de aliaj pasportservanoj kaj skribi proprajn. Estas fantastike multe, kion vi povas fari tie.

Tiukaze, estus erare aserti ke la reta versio kontraŭas kaj anstataŭigas paperan version. Estas nur malsamaj aspektoj de la sama reto.

IOM DA HISTORIO

Pasporta Servo, kiun eldonis stabile Derk Ederveen dum 13 jaroj, je la fino de 2008 estis transdonita al TEJO.
Derk pro personaj kialoj decidis transdoni Pasportan Servon kaj TEJO akceptis la prizorgadon de PS.

Sed ne tiom ĉio facilas, kiel ŝajnas. TEJO devas fari multajn aferojn denove.

Multaj jam komencis kompreni ke la libreto ne plu estas tiel bona varbilo, iam homoj ekopiniis ke estas pli facile trovi tranoktejon pere de la reto ĉe la neesperantistaj retejoj, ĉar ne ĉiam, la teoriaj gastigantoj volus havi gastojn; povus okazi, ke tiuj homoj forgesis malmembriĝi aŭ simple ŝatas ricevi libreton. Do, la pasportserva libro komencis malgajni rilate al aliaj retejoj kun samaj servoj pro ĝia neaktualeco, kaj nemoderneco. Ne plu eblas uzi tion kiel bonan varbilon.

Dum IJK 2008 en Szombathely (Hungario), oni decidis efektivigi la ideon de Pasporta Servo 2.0 en la reto, kiu fakte jam de pluraj jaroj estis diskutata. La ideo de retejo plisimpligis la uzadon por multaj uzantoj, ĉar pli kaj pli da esperantistoj "loĝas" en la reto.

TEJO anoncis konkurson kaj kelkaj programistoj skribis proponojn. Unu propono estis akceptita kaj post unu jaro la retejo jam estis prezentita dum IJK 2009 en Liberec, Ĉeĥio. Kvankam la reta sistemo devigis rezigni de la antaŭa sistemo, por havi kaj la retejon kaj la libretversion kongruata, oni devas ŝanĝi la sistemon de enbazigo. Pro tiu kialo, la retejo nombris malmulte da gastigantoj, sed tiu nombro, tago post tago, pligrandiĝas.

KIEL KONTRIBUI

Vi certe povas kontribui per aliĝado! Prefere per la reto, tiel oni povas pli facile kaj efektive prilabori datumojn. Aliĝinte certigu, ke vi plenigis ĉiujn viajn datumojn ĝuste, kun plena nomo, aĝo kaj adreso, ktp. Tio estas bezonata por aperi en la libro.
Se por vi estas pli oportune aliĝi papere, kontaktu vian landan organizanton aŭ sendu al la oficejo en Roterdamo (www.tejo.org/eo/kontaktu).
Ankaŭ vi estas bonvena komenti pri PS al oficejo ĉe tejo.org kaj informado ĉe tejo.org.

KONKLUDO

Pasporta Servo 2.0 estas nova bebo de TEJO, kiu kreiĝis kun doloro. Dependas de ni ke tiu bebo havos nun fruktodonan kaj ĝojan vivon. Kaj pasportaservo.org kaj la libreto plu ĝojigos espertantistajn vojaĝemulojn.

Dum ni skribas tiujn liniojn, la retpaĝo nombras pli ol mil uzantoj, el kiuj preskaŭ sescent gastigas. La unuan libron TEJO planas eldoni je la komenco de la jaro 2010.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026