Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 230 (2009-11-13)
e-programo en radio el Brazilo aŭebla per interreto

Ĉiu dimanĉe, ekde la 15-a de novembro (tago de la brazila respublika proklamigo), de la 10h ĝis la 10h30 (laŭ nuntempa somera brazilja horo aŭ laŭ UTC -2) – estiĝos radia programo pri esperanto. Ĝi okazos komence en la portugala, ĉar ĝi celas unue disvastigi e-on inter ne esperantistoj. La programo nomiĝos en la portugala: 'esperanto é o show. voce, o artista' = 'esperanto estas la spektaklo. vi, la artisto'

Ĝi okazos per Radio Melodia - 'La elkora radio' - Juscelino Gama, faka delegito de UEA pri e-instruado kaj disvastigado, estos la prezentanto.
Vi estas invitita kunlabori, disvastigi kaj aŭskulti ĝin kaj ktp.

Oni aŭskultos ĝin per: www.melodiaweb.com.br
(klaku sur maldekstra laŭtparolilo k post elektu ligilon "Alternativo")

Pliaj informoj de s-ron Osmar Santos - direktoro de la Radio - pro lia apogo al esperanto:
http://www.melodiaweb.com.br/Contato.aspx

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026