La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 61-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 95-a Universala Kongreso en Havano. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de infanlibroj. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Legu pli: http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=344#2