La nova estraro de TEJO estis elektita dum IJK 2009 en Liberec', Ĉeĥujo. Ĝi unuafoje kunvenis inter la 18-a kaj 21-a de Septembro en Poznano, Polujo. La kunveno havis bonegan fruktodonan etoson, kie partoprenis ĉiuj estraranoj kaj eĉ du volontuloj, eksonta (Paŭlo) kaj sekvonta (Aleks). La estraro de TEJO diskutis kaj trovis solvon por la akraj demandoj de ofte malfruanta Kontakto kaj longe ne aperanta papera versio de Pasporta Servo. Krom tio la estraro de TEJO diskutis kaj decidis pri multaj aliaj temoj rilataj al TEJO-agado, ekzemple IJK, Komunikado, E@I, komisiitoj, KODEJO, retejoj kaj financoj. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1019