Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 229 (2009-10-30)
Trejnkurso por instruistoj en Togolando en decembro 2009

Inter la 16-a kaj 31-a de decembro 2009 okazos, en Instituto Zamenhof, en Lome (Togolando) trejnkurso por E-instruistoj. Estas atendataj deko da partoprenantoj. Por efika selektado de la partoprenontoj, nun okazas preparkurso, kies programo jenas :
Paŝo I : Nia biblioteko
Paŝo II : El la Fundamento de Esperanto
Paŝo III : Zamenhof kaj Esperanto (iom da Historio)
Paŝo IV : Esperantismo
Paŝo V : Iom da metotidiko pri la E-instruado
Paŝo VI : Uzado de Vortaroj
Paŝo VII : Valoroj de Esperantaj diplomoj
Paŝo VIII: Tendencoj en la Esperanto-movado
Paŝo IX : Vivokonceptoj
Paŝo X : Nutrado de la tuta Homo
Paŝo XI : Tropo kaj Fabeloj/Proverboj afrikaj
La preparkurso komenciĝis la 2-an de oktobro 2009, kaj la 17-an ĵus iris la paŝo III al la kursanoj. Laŭ la tempoplanado, en ĉiu semajno la kursanoj ricevas almenaŭ unu paŝon. Tiel ĝis la fino de novembro ĉiuj paŝoj estos en la manoj de la kursanoj. Ĝis nun ĉio iras tre bone, kaj esperindas, ke tiel pluestos ĝis la fino de la preparkurso, kaj tiel estos ankaŭ por la trejnkurso mem en decembro 2009.
La preparkurso nun gvidas laborantoj de ACE (Afrika Centro Esperantista), kiuj gvidos ankaŭ la ĉeestan kurson en decembro 2009. Pliaj informoj: afrikacentro ĉe hotmail.com kaj esp.togo ĉe cafe.tg

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026