En sabato la 17a de oktobro 2009 okazos en la biblioteka salono de la
Andreo Cseh-Domo (Riowstraat 172, 2585 HW Den Haag, Nederlando, telefono
070 3556677) la tradicia NGGE-Studotago. Tiam la ambasadorino de Kubo kaj
respondeculo pri Edukaj Aferoj parolos al la ĉeestantoj pri la edukada
sistemo en Kubo. Plie, Ana Montesinos de Gomis, konata Esperantistino el
Britio prezentos ludojn kaj ludilojn por lerni pri la E-kulturo. Nia lasta
programero estos telekonferenco kun reprezentanto de nia ĝemela
ILEI-Sekcio en Kubo kaj ILEI-Estrarano Julián Hernández Angulo. Li
parolos pri la stato de la instruado en la lando de la venontjaraj gravaj
eventoj, kiaj estas UK, IJK kaj ILEI-Konferenco kaj fine de lia parolado
eblos ankaw starigi demandojn al li. La programo estos kompletigita per la
kutima ero 'Lingvaj demandoj' gvidata de Rob Moerbeek.
La Cseh-Domo estas atingebla de la Centra Stacidomo per la tramlinio 9
direkte al Scheveningen (1 zono). Akcepto kun kafo/teo je la 10:30. Komenco
je la 11:00.
La aliĝkotizo estas EUR 5,00, kiuj estas surloke pageblaj. Ĉiel estas
rekomendinde sin anonci al la adreso de la Sekretario iesperanto@versatel.nl
Informis:
Atilio ORELLANA ROJAS
NGGE-Sekretario
Riouwstraat 172
NL-2585 HW Den Haag
Nederlando