Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 228 (2009-10-20)
PLI DA SERVOJ POR SAMA PREZO ĈE UEA

Ekde 2010 la oficiala organo de UEA, la revuo Esperanto, estos legebla rete kontraŭ malpli alta pago. Jam ekde 2004 la Membroj-Abonantoj, Dumvivaj Membroj kaj Honoraj Membroj povas legi ĝin rete samtage, kiam la redaktoro transdonas ĝin al la presejo, sed ekde 2010 sufiĉos pagi la kotizon de Membro kun Jarlibro, t.e. 24 EUR aŭ, en t.n. B-landoj, 12 EUR, por ĝui tiun eblecon. La kotizo de Membro-Abonanto kostas respektive 60 kaj 30 EUR.

La MJ-membroj ricevos ankaŭ la Jarlibron, sed antaŭ ĝia apero la Centra Oficejo sendos al ili mesaĝon kun la peto, ke tiuj, kiuj ne bezonas paperan Jarlibron, sciigu tion al la CO. Ili ja povas ĉiukaze konsulti la informojn pri delegitoj kaj la ceteran enhavon de la Jarrlibro ankaŭ rete.

Ankaŭ la plej malmultekosta membrokategorio de UEA, Membro kun Gvidlibro, ricevos novan servon en 2010, retan novaĵbultenon, kiu aperos ĉiumonate. La MG-kotizo kostas 10 EUR por A-landoj kaj 5 EUR por B-landoj.

Jam de longe la individuaj membroj rajtas 2-foje jare mendi librojn kaj aliajn varojn ĉe la Libroservo de UEA kun rabato de 10%. Ekde nun la Membroj-Abonantoj, Dumvivaj Membroj kaj Honoraj Membroj ricevas la rabaton ĉiufoje, kiam ili mendas. La limo de 2 mendoj restas nur por la kategorioj MJ kaj MG. ĉar la MJ-membroj povos legi la revuon rete, ili havos aliron ankaŭ al la rubriko Laste aperis. Ankaŭ la Membroj kun Gvidlibro ricevos ĝin kiel parton de sia monata novaĵbulteno. Informojn pri novaj varoj en la Libroservo povas senpage ricevi ĉiu ajn, ankaŭ ne-membro, abonante ilin ĉe katalogo.uea.org/index.php . Senpagaj por ĉiuj estas ankaŭ la Gazetaraj Komunikoj de UEA per abono ĉe www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/index.html

La kotizoj de UEA por la jaro 2010 troviĝas ĉe www.uea.org/alighoj/alighkotizoj2010.html kaj reta aliĝilo ĉe db.uea.org/alighoj/alighilo.php

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026