Por fariĝi membro de TEJO, oni membriĝu en Universala Esperanto-Asocio
(UEA), ĉar TEJO estas ties integra parto. Vi estas en la aĝo por esti
membro de TEJO, se vi aĝas malpli ol 30 jarojn (aŭ 30-jariĝas ne pli
frue ol en la jaro por kiu vi membriĝas) (por ke ni sciu tion, ne forgesu
indiki vian naskiĝdaton). Ankaŭ atentu, ke la kategorio MG (Membro kun
Gvidlibro) ne validas por membriĝi al TEJO. En la ttt-paĝaro de UEA vi
trovos la retan aliĝilon; jen rigardu la kotiztabelon por la jaro 2010 kaj
detalan klarigon pri la pagmanieroj. (Se tio ne sufiĉas, bv. rigardi la
ĝeneralan paĝon pri membriĝado al UEA.) Legu pli: http://tejo.org/eo/membrigho