Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 226 (2009-09-18)
(Januaro/2010) Renkontiĝo en Brazilo por gejunuloj

  • Okazos en la urbo Charqueada/SP (180 km de la ĉefurbo San-Paŭlo) de la 7a ĝis la 11a de januaro 2010 (provizore) la Novjara Renkontiĝo de Brazila Esperantista Junulara Organizo, kiu ankaŭ bonvenigus alilandanojn.

    La ideo estas havi aranĝon por ke la junaj esperantistoj havu taŭgan ejon por amuziĝi kaj esperantumi en neformala etoso (por tiu iom pli formala ni havas BEJK-n kaj BKE-n).

    Oni antaŭvidas lui bieneton por ke ni havu bonegan etoson por esperantumi kune. La pokapa kotizo estos ĉirkaŭ 50 realoj. Tamen, tiu kotizo estas provizora, ĉar ni serĉadas apogantojn (t.e. la urbodomo, maljunaj esperantistoj, eĉ la kaso de BEJO) por iom kovri la kostojn.

    La surloka organizanto (Guilherme) bezonas scii kiom da homoj interesiĝas partopreni tian distran aranĝon. Do informu al ni konfirmante ke vi iras (aŭ montru intereson, aŭ petu informojn) per bejoesperanto ĉe yahoo.com.br, por ke oni povu lui taŭgan lokon por la koncerna nombro de interesiĝantoj.

    Pli da detaloj aperos baldaŭ. Estu atenta al la ret-paĝo de BEJO:
    http://bejo.esperanto.org.br

    Dankegon, Felipe Queiroz
    Ĝenerala Sekretario de BEJO

  • Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
     
    Supren
    UEA, 2026