La festivalo okazas en periodo, kiu en Jalto nomiĝas velura sezono, kiam suno jam ne bruligas, sed maro estas ankoraŭ varma. Do, ni atendas vin :-)
Jalto estas fama ripozurbo en duoninsulo Krimeo ĉe Nigra maro(Ukrainio), oni nomas ĝin Perlo de la suda bordo de Krimeo. Norde ĝin ŝirmas montoj, sude karesas la maro. Tio kreas mediteranean klimaton. Belega naturo, montoj, maro, historiaj vidindaĵoj allogas amason de turistoj.
Ĝi estis unu el luliloj de la internacia Esperanto-movado. En centro de la urbo estas du memortabuloj omaĝe al famaj Esperanto-pioniroj.
La festivalo havas celon propagandon de Esperanto al la lokaj loĝantoj, ripozantoj kaj eksterlandaj turistoj, kiu tiutempe abundas en Jalto. Koncertoj okazas en halo de la urba kultura centro kaj sur la urboplaco.
Legu pli: http://www.jaltaespero.narod.ru/