Arkones estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Pollando. Ĝi estas certe unika kaj unu el la plej grandskalaj manifestacioj de Esperanto-kulturo. La programo certe boninfluos vin.
Vi povas proponi viajn programkontribuojn. Estas ja malfermita Esperantista aranĝo.
Leszek Dobrowolski – la vizaĝo de ARKONES. Tiu juna talenta knabo gvidos ĉi jaran programon.
Ĉe la paĝaro www.arkones.republika.pl estas atingebla arĥivo de informoj pri pasintaj Artaj Konfrontoj.