Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 224 (2009-08-22)
Profesia instruista trejnado en UAM kun ILEI-diplomo

  • La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por instruado de esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.
    La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna sesio (la unua okazos 12-18.09.2009, la dua 30.01-05.02.2010) kaj intertempan hejman laboradon, retan konsultigon kun la kursgvidantoj kaj pretigon de laboraĵo pri metodika temo, kies prezento kun la fina ekzameno okazos en septembro 2010. Aliĝantoj ricevos ILEI-diplomon pri instruista trejnado.
    Kondiĉoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri esperanto-ekzameno estas bonvena) kaj baza kono de esperanta kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno).
    Partoprenkotizo: A-landoj: 360 EUR, B-landoj 130 EUR por unu semestro.
    Informo kaj aliĝo: interlin ĉe amu.edu.pl; ikoutny ĉe amu.edu.pl ĝis la 1a de septembro

  • Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
     
    Supren
    UEA, 2026