Itala Esperantista Junularo varme invitas vin al la 76-a Itala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la urbo Kasino, mezvoje inter Romo kaj Napolo, ekde la 28-a de aŭgusto.
Estas antaŭvidata junulara programeto, kaj kadre de la kongreso ankaŭ okazos Junulara Trejnada Seminario, gvidota de Michael Boris Mandirola kaj de eldonisto Bruĉjo Kasini.
Plej substrekinde, danke al interkonsento kun Itala Esperanto-Federacio, disponeblas dudeko da loĝlokoj por junuloj (malpli ol 30-jaraaĝaj) laŭ aparte favoraj kondiĉoj: 16 eŭroj tage, inkluzive de loĝado kaj ĉiuj manĝoj!
Informiĝu ĉe http://iej.esperanto.it/eo kaj mendu vian loĝlokon ĉe iej ĉe esperanto.it.
La taga kotizo kompreneble ne inkluzivas aliĝon al la kongreso, pri
kiu eblas informiĝi ĉe la oficiala kongresa retejo:
http://italakongreso.esperantoitalia.it. La kotizo por
eksterlandanoj dum la lasta aliĝperiodo estas 45€ entute.
Fabio BETTANI
IEJ - Itala Esperantista Junularo
fabio.bettani ĉe esperanto.it