Ĉu vi faris, faras aŭ faros iun gravan agadon por Esperanto, kaj
ŝatus informi pri tio? Aŭ ĉu vi ĉeestis interesan Esperanto-aranĝon,
pri kiu indas raporti al aliaj? Aŭ ĉu vi volas anonci pri iu okazonta
junulara Esperanto-aranĝo? En ĉiuj ĉi kazoj, oni invitas vin kontribui
al TEJO Tutmonde. TEJO Tutmonde estas la oficiala pri-movada gazeto de
TEJO, kaj ĝin ricevas ĉiuj TEJO-anoj. Ĝi akceptas ĉiujn kontribuojn,
kiuj rilatas al la Esperanto-movado, kun prefero al la junulara
Esperanto-movado. Sendu viajn kontribuojn al
tejo-tutmonde(ĉe)tejo.org.