Por fariĝi membro de TEJO, oni membriĝu en Universala
Esperanto-Asocio (UEA), ĉar TEJO estas ties integra parto. Vi estas en la
aĝo por esti membro de TEJO, se vi aĝas malpli ol 30 jarojn (aŭ
30-jariĝas ne pli frue ol en la jaro por kiu vi membriĝas) (por ke ni
sciu tion, ne forgesu indiki vian naskiĝdaton). Ankaŭ atentu, ke la
kategorio MG (Membro kun Gvidlibro) ne validas por membriĝi al TEJO. En la
ttt-paĝaro de UEA vi trovos la retan aliĝilon; jen rigardu la
kotiztabelon por la jaro 2009 kaj detalan klarigon pri la pagmanieroj. (Se
tio ne sufiĉas, bv. rigardi la ĝeneralan paĝon pri membriĝado al
UEA.) Legu pli: http://tejo.org/eo/membrigho