Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 223 (2009-08-21)
Malmultekosta loĝebleco por TEJO-aĝuloj: Itala Kongreso en Cassino, 2009.08.27-09.03

  • Itala Esperantista Junularo varme invitas vin al la 76-a Itala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la urbo Kasino, mezvoje inter Romo kaj Napolo, ekde la 28-a de aŭgusto.

    Estas antaŭvidata junulara programeto, kaj kadre de la kongreso ankaŭ okazos Junulara Trejnada Seminario, gvidota de Michael Boris Mandirola kaj de eldonisto Bruĉjo Kasini.

    Plej substrekinde, danke al interkonsento kun Itala Esperanto-Federacio, disponeblas dudeko da loĝlokoj por junuloj (malpli ol 30-jaraaĝaj) laŭ aparte favoraj kondiĉoj: 16 eŭroj tage, inkluzive de loĝado kaj ĉiuj manĝoj!

    Informiĝu ĉe http://iej.esperanto.it/eo kaj mendu vian loĝlokon ĉe iej@esperanto.it. <br> La taga kotizo kompreneble ne inkluzivas aliĝon al la kongreso, pri kiu eblas informiĝi ĉe la oficiala kongresa retejo: http://italakongreso.esperantoitalia.it. La kotizo por eksterlandanoj dum la lasta aliĝperiodo estas 45€ entute.
    Fabio BETTANI

    IEJ - Itala Esperantista Junularo

    fabio.bettani ĉe esperanto.it

  • Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
     
    Supren
    UEA, 2026