La trian sinsekvan jaron, kun anticipo kaj ĝojo, ni povas inviti al la pli-kaj-pli tradicia ĉiu-jara renkontiĝo de Hernusando, kunaranĝaĵo inter la Hernusanda Esperantista Klubo kaj SEJU. La 28-an, 29-an kaj 30-an de aŭgusto ni renkontiĝos, kaj ĝojos la saman neforgeseblan etoson kiel en 2007 kaj 2008. La ĉi-jara temo estas "la citrono". En la tuta citrusfamilio, la citrono estas eble la plej honesta frukto. Cetere, ĝi estas bone ŝatata kaj uzata, en kuirado, bakado, drinkmiksado, kaj en la eduka sistemo. Ĝi havas kontraŭbakteriaj ecoj, kaj historie estis uzata kontraŭ toksoj kaj skorbuto. Oni povas uzi citronojn por produkti insektan pesticidon, konstrui baterion, aŭ poluri kuprajn potojn. Citronoj estas kultivataj ĉefe en malriĉaj regionoj de la mondo. Per citrona temigo, ni povas ricevi pli profundan komprenon ankaŭ de la acidaj partoj de la esperantomovado. Legu pli: http://www.tejo.org/seju/oranĝa-renkontiĝo-2009/