Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 223 (2009-08-21)
TEJO ricevis novan estraron

  • Kun partopreno de pli ol 300 kongresanoj disvolviĝas en en la ĉeĥa urbo Liberec la 65-a Internacia Junulara Kongreso, pri kiu intertempe raportis en sia novaĵelsendo ankaŭ la germana televido ARD.
    Dum IJK kunsidas ankaŭ la Komitato de TEJO, kiu jam traktis la plej gravan punkton de sia tagordo, la elekton de nova Estraro por la dujara periodo 2009-2011. Kiel prezidanto estis reelektita Gregor Hinker el Aŭstrio. Paulína Kožuchová el Slovakio fariĝis ĝenerala sekretario kaj Sergeo Tyrin el Israelo kasisto. Saŝa Kovjazina el Ukrainio respondecos pri informado, Łukaŝ Żebrowski el Pollando pri IJK kaj kongresoj, kaj Irmina Szustak el Pollando pri landa agado. Kvar el la ses estraranoj estas novaj; nur Hinker kaj Tyrin oficis ankaŭ en la antaŭa periodo. Krome la Komitato elektis Marek Blahuŝ el Ĉeĥio kiel komisiiton pri reta agado. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/976

  • Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
     
    Supren
    UEA, 2026