TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 10-18 monatoj (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze ankaŭ eblas, ni preferas almenaŭ tutan jaron) ekde tiam, kiam la periodo de volontulado de la nuna TEJO-volontulo Paŭlo Ebermann finiĝos, do ekde septembro 2009 (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por kandidatiĝi estas ĵaŭdo, la 16a de julio 2009 (alventempo de retmesaĝo aŭ paper-letero, ne sendodato). Ni bonvenigas ĉiujn kandidatojn prezenti sin dum IJK (18a ĝis 25a de Julio, Liberec, Ĉeĥio). Tamen, ĉeesto dum la IJK ne estas kondiĉo. Legu pli: http://www.tejo.org/eo/volontulu