Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 221 (2009-07-10)
Vinilkosmo ofertas mp3-elŝutejon

  • karaj ŝatantoj de esperanto-muziko,
    Post longega preparado finfine ni havas la plezuron anonci al vi ke ni malfermas publike novan retejon (MP3-servo) komplementa al la jam konata www.vinilkosmo.com kiu ebligos al vi akiri laŭleĝe per elŝutado esperanto-muzikojn. La retejo evoluos en la venontaj monatoj ĉar momente nur la kategorioj “Popo -roko -hiphipo – elektronik” kaj “kanzono – tradicia” estas provizitaj per la eldonitaj albumoj de Vinilkosmo. Sekve la ceteraj albumoj de la katalogo de Vinilkosmo estos iom post iom aldonitaj laŭ la interkonsentoj kun la artistoj. Ni invitas vin viziti kaj malkovri tiun ĉi novan servon de Vinilkosmo kaj antaŭ ĉio por bone kompreni kiel funkcias la MP3-servo bonvolu legi la Helpkonsilojn en la maldekstra menuo malsupre ĉe “Informoj”. Mi esperas ke tiu nova retejo plaĉos al vi kaj ke vi venos ofte viziti ĝin kaj sekvi kiel ĝi evoluas ... Notu bone la adreson :http://www.vinilkosmo-mp3.com bonan viziton ...
    Espereble ankaŭ ĝis revido tre baldaŭ en la someraj festivaloj KEF en Helsinoro (Danio) http://www.kef.saluton.dk kaj FESTO en Zwingenberg (Germanio) http://esperanto-jeunes.org/Programo-de-Festo-2009.
    Informo disvastigenda kiel eble plej amplekse..
    Antaŭdankojn !..
    Plej muzikajn salutojn, Flo !

  • Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
     
    Supren
    UEA, 2026