Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 221 (2009-07-10)
Novjara Internacia Semajno (NIS), 27-a de decembro 2009 - 3-a de januaro 2010, Saarbrücken, Germanio

  • Ĉu vi aĝas inter 14 kaj 30 jaroj? Ĉu vi deziras festi ĉi-jarfine en Germanio, tuj apud la franca landlimo? Jen ni invitas vin al la unua "Novjara Internacia Semajno" (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj en Saarbrücken, apud la franca landlimo de la 27-a de decembro 2009 ĝis la 3-a de januaro 2010: http://www.esperantoland.org/nis/ <br>
    La unua NIS okazos samtempe kun la 8-a Novjara Renkontiĝo (NR). Jam dum la pasintaj jaroj pli kaj pli da junuloj en NR estis super 14 jaroj (pasintjare estis entute 18 junuloj kaj junaj plenkreskuloj en NR). Kreiĝis por ili pli kaj pli da specialaj programeroj. Ĉi-jarfine ni planas daŭrigi tiun vojon kaj grandigi la programon laŭ la deziro de la partoprenantoj kaj kun viaj ofertoj. Se vi interesiĝas, prefere baldaŭ ĵetu rigardon al la retpaĝo de NIS - ankoraŭ ĝis la 5-a de julio validas eta rabato.

  • Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
     
    Supren
    UEA, 2026