Ĉu vi aĝas inter 14 kaj 30 jaroj? Ĉu vi deziras festi ĉi-jarfine en
Germanio, tuj apud la franca landlimo? Jen ni invitas vin al la unua
"Novjara Internacia Semajno" (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj en
Saarbrücken, apud la franca landlimo de la 27-a de decembro 2009 ĝis la
3-a de januaro 2010: http://www.esperantoland.org/nis/
<br>
La unua NIS okazos samtempe kun la 8-a Novjara Renkontiĝo (NR). Jam dum
la pasintaj jaroj pli kaj pli da junuloj en NR estis super 14 jaroj
(pasintjare estis entute 18 junuloj kaj junaj plenkreskuloj en NR).
Kreiĝis por ili pli kaj pli da specialaj programeroj. Ĉi-jarfine ni
planas daŭrigi tiun vojon kaj grandigi la programon laŭ la deziro de la
partoprenantoj kaj kun viaj ofertoj. Se vi interesiĝas, prefere baldaŭ
ĵetu rigardon al la retpaĝo de NIS - ankoraŭ ĝis la 5-a de julio
validas eta rabato.