TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa
TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas
preti labori dum 10-18 monatoj (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze
ankaŭ eblas, ni preferas almenaŭ tutan jaron) ekde tiam, kiam la periodo
de volontulado de la nuna TEJO-volontulo Paŭlo Ebermann finiĝos, do ekde
septembro 2009 (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por
kandidatiĝi estas ĵaŭdo, la 16a de julio 2009 (alventempo de retmesaĝo
aŭ paper-letero, ne sendodato). Ni bonvenigas ĉiujn kandidatojn prezenti
sin dum IJK (18a ĝis 25a de Julio, Liberec, Ĉeĥio). Tamen, ĉeesto dum
la IJK ne estas kondiĉo. Legu pli:
http://www.tejo.org/eo/volontulu