Ĉi-jare kun jam la dua fizika lernu!-renkontiĝo! La aranĝon gastigas malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30 kilometrojn de la ĉefurbo Bratislava kaj 90 kilometrojn de Vieno.
La programo konsistos el pluraj partoj:
* Antaŭtagmeze - instruado de Esperanto;
* Posttagmeze - ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj
ktp.;
* Vespere - Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado,
diskoteko...
Pliaj informoj troveblas en: http://tejo.org/eo/node/872