Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 220 (2009-07-06)
TEJO serĉas volontulon!

  • TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 10-18 monatoj (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze ankaŭ eblas, ni preferas almenaŭ tutan jaron) ekde tiam, kiam la periodo de volontulado de la nuna TEJO-volontulo Paŭlo Ebermann finiĝos, do ekde septembro 2009 (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por kandidatiĝi estas ĵaŭdo, la 16a de julio 2009 (alventempo de retmesaĝo aŭ paper-letero, ne sendodato). Ni bonvenigas ĉiujn kandidatojn prezenti sin dum IJK (18a ĝis 25a de Julio, Liberec, Ĉeĥio). Tamen, ĉeesto dum la IJK ne estas kondiĉo. Legu pli: http://www.tejo.org/eo/volontulu

  • Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
     
    Supren
    UEA, 2026