Saluton!
Mi nur memorigas ke ni daŭre serĉas kontribuojn por la programo de IJK
en Liberec'. Tio rilatas ĉefe al la tema programo, tamen aliaj
kontribuoj ankaŭ bonvenas. Temo de la IJK estas Liberec' (samkiel la
ĉeĥa urbo, kie IJK okazos). Se vi volus iel kontribui al la tema
programo, sed ne ĝis fino scias kiel, vi povas inspiriĝi dank' al
ĉi-suba listo de aspektoj de libereco:
- religia/spirita libereco (iom mankas al ni kontribuoj de
eksterkristianismaj religioj aŭ filozofiaj sistemoj)
- ekonomia libereco (kaj ekzemple ĝiaj aspektoj dum financa krizo)
- politika libereco (demokratio, anarkio ktp.)
- persona libereco
- libereco de grupiĝo
- libereco de edukado
- libereco de amaskomunikiloj
- libereco de pensado
- libereco de parolado
- seksa libereco
Kontribuproponojn bonvolu enskribi dum aliĝado ĉe
http://tejo.org/ijk (se vi ankoraŭ nealiĝis) aŭ sendi al
ijk.programo@esperanto.cz
Amike, LukiZ