Esperanto-Asocio de Finnlando okazigas tradicie du jarajn semajnfinajn
eventojn: Vintrajn Tagojn en februaro aŭ marto kun la asocia jarkunveno
kaj ceteraj ĉefe movadaj temoj, kaj Aŭtunajn Tagojn en septembro aŭ
oktobro kun temoj kulturaj kaj turismaj. Kompreneble kun eroj amuziĝaj en
ambaŭ. Tria tradicia evento estas juniaj someraj kursoj en la
popolaltlernejo ĉe la ortodoksa monaĥejo Valamo.
Ni ĉiam bonvenigas alilandajn amikojn, kaj nun ni aparte vin invitas kaj
instigas al niaj Aŭtunaj Tagoj 19. - 20.9.2009 en la sudokcidenta provinca
urbo Pori/Björneborg (140 km norde de Turku/Åbo, 190 km sude de
Vaasa/Vasa). Ni elektis la temon 200-jara Finnlando. La jaro 1809, kiam
Finnlando estis eksigita de la sveda regno, estis turnopunkto kiu komencis
la vojon al popollingva nacia emancipo. Kio kaj kiel, pri tio ni kolektas
programon kun erudicio kaj arto.