Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 218 (2009-06-20)
Interesa renkontiĝo en Finnlando / 19a/20a de Septembro, Pori/Björneborg, Finlando

  • Esperanto-Asocio de Finnlando okazigas tradicie du jarajn semajnfinajn eventojn: Vintrajn Tagojn en februaro aŭ marto kun la asocia jarkunveno kaj ceteraj ĉefe movadaj temoj, kaj Aŭtunajn Tagojn en septembro aŭ oktobro kun temoj kulturaj kaj turismaj. Kompreneble kun eroj amuziĝaj en ambaŭ. Tria tradicia evento estas juniaj someraj kursoj en la popolaltlernejo ĉe la ortodoksa monaĥejo Valamo.
    Ni ĉiam bonvenigas alilandajn amikojn, kaj nun ni aparte vin invitas kaj instigas al niaj Aŭtunaj Tagoj 19. - 20.9.2009 en la sudokcidenta provinca urbo Pori/Björneborg (140 km norde de Turku/Åbo, 190 km sude de Vaasa/Vasa). Ni elektis la temon 200-jara Finnlando. La jaro 1809, kiam Finnlando estis eksigita de la sveda regno, estis turnopunkto kiu komencis la vojon al popollingva nacia emancipo. Kio kaj kiel, pri tio ni kolektas programon kun erudicio kaj arto.

  • Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
     
    Supren
    UEA, 2026