Karaj gastigantoj kaj uzantoj de PS!
La mondo ŝanĝiĝas kaj kun ĝi ankaŭ ni ĉiuj. Kiel multaj el vi scias, TEJO nuntempe okupiĝas pri kompleta modernigo de sia plej furora servo: Pasporta Servo. Al la tradicia libreto aldoniĝos retpaĝaro, kiu havos saman celon sed donos multajn pliajn eblecojn. Bonvolu legi ĉi-sube detalan intervjuon pri Pasporta Servo 2.0. Vi certe trovos multe da interesaj kaj utilaj informoj! Legu pli: http://tejo.org/eo/ps