Okazos kune la Germana Esperanto-Kongreso kaj la 8a Eŭropa Esperanto-Kongreso en Herzberg am Harz (Germanio). Ĉi tiun duoblan kongreson okazigos la Germana Esperanto-Asocio kaj la Eŭropa Esperanto-Unio de la 28-a de majo ĝis la 3-a de junio. La ĉeftemo estos "Esperanto por multkultura Eŭropo". Inter la programeroj estas prelegoj, ekskursoj kaj aliaj eventoj por la junularo. Por pliaj informoj, vidu http://www.tejo.org/eo/node/821.