Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 207 (2008-12-18)
Novaĵoj pri Pasporta Servo

La nova retadreso estas pasportaservo ĉe tejo punkto org. La reta aliĝilo en la retejo de PS ( http://www.tejo.org/ps ) ankaŭ provizore ne funkcias, ĉar ĝi ankoraŭ sendas vin al la malnova retadreso.

Due, blovas freŝa vento tra Pasporta Servo. Dum vi legas tion ĉi, TEJO arde preparas konstruon de nova reta administra sistemo, per kiu eblos pli facile administri la estontajn eldonojn. Tamen, mi ne estos la kompilanto. Post 15 jaroj da kompilado estas bone se juna kaj entuziasma postsekvanto transprenos. Sed plej grave estas ke enkonduko de nova administra sistemo estas perfekta momento por transdono. Postsekvanto havos la eblecon aranĝi

la administran laboron laŭ sia plaĉo.

Se vi interesiĝas labori pri la plej furora eldonaĵo en la Esperanto-mondo, la libro kiun pli ol mil homoj ĉiujare arde atendas, informiĝu ĉe la prezidanto de TEJO (gregor ĉe tejo.org). Nur necesas akurateco, kaj tre fidinda retkonekto. Se vi havas demandojn mi volonte klarigos per persona mesaĝo, sed la nova reta administra sistemo certe multon ŝanĝos kaj faciligos.

Derk Ederveen

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026