Kiel anoncite (uea.org/gk/875a1), kadre kaj kulmine de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), okazos la Virtuala Kongreso (VK) inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020. Kiel aludas ĝia nomo, dato kaj daŭro, la VK estos omaĝo al la Universala Kongreso, kun virtuala aliro al esencaj programeroj de la UK kaj enkonduko de novaj ideoj.
La VK estos senpaga por individuaj membroj de UEA. Tio spegulas la deziron de UEA, ke ĉiuj esperantistoj povu libere paropreni. Ankaŭ ne-membroj de UEA povos partopreni, sed kontraŭ simbola kotizo, tiel ke indas aliĝi al UEA plej frue antaŭ la VK. Informoj kiel registriĝi (kion devos fari ankaŭ senpagaj partoprenantoj, laŭeble frue) aperos plej baldaŭ en sekvontaj komunikoj kaj en eventaservo.org/e/vk. Por plej rapide aliĝi al UEA, uzu nian retan aliĝilon: uea.org/alighoj/alighilo/.
La VK-programo estas planita por havi unu ĉefan programon, kiu daŭros averaĝe po ses horoj tage (12:00-18:00 UTC), por ebligi al esperantistoj de ĉiuj landoj kaj horzonoj laŭdezire partopreni la tutan programon. Aldone, ĉiuj prelegoj disponeblos al aliĝintoj por posta spektado.
La VK utiligos multajn teknikajn avantaĝojn por strebi rekrei la specialan etoson de niaj kongresoj, kiel libera babilejo, renkontiĝaj ĉambroj, disdividiĝo en malgrandajn diskutgrupojn kaj riĉan menuon de prelegoj.
La VK-programo enhavos kelkajn el la tradiciaj plej ŝatataj kaj konataj elementoj de la UK, kiel la prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato kaj la Scienca Kafejo, kies resumoj estas videblaj en la IKU-paĝo uea.org/teko/IKU/. La ĉi-jara IKU-libro, kun la tekstoj de tiuj prelegoj, haveblos elektronike kaj senpage. Aliaj tradiciaj UK-programeroj, kiuj okazos virtuale kadre de la VK, estas la Tago de Lernado, la publika kunveno de la Akademio de Esperanto, Estraro de UEA respondas kaj la Aŭkcio.
Ne mankos specialaj programeroj kiel la Bankedo, kiun anstataŭos virtuala prezentado de naciaj pladoj el la tuta mondo, kaj la Internacia Vespero, kiu nomiĝos “Internacia Arta Aranĝo”. Por ambaŭ jam nun eblas proponi erojn skribante al la Virtuala Kongresa Komitato
Ankaŭ la Ekskursa Tago okazos virtuale, tiel ke oni povos elekti ekskursojn al pluraj famaj turismaĵoj de la mondo, kun lokaj esperantistaj ĉiĉeronoj. Se vi volas oferti tian viziton de turismaĵo en via lando, bv. skribi al la kunordiganto,
Via helpo por tiu projekto estas bonvena - diskonigo de tiuj informoj al viaj lokaj kaj landaj grupoj kaj asocioj, provizo de novaj ideoj kaj proponoj kaj financa subteno. Se vi aliĝis al la 105-a UK, unu ebleco subvencii tiun agadon estas proponi vian aliĝkotizon kiel donacon, informante tion al la Kongresa Fako per
Sed la plej grava subteno estos frua aliĝo, kiel supre menciite, kaj partopreno en la Virtuala Kongreso, okazonta komence de aŭgusto, kadre de MondaFest’ 2020, kies Somera Inaŭguro okazos post kvar tagoj, la 20-an de junio. Ĝisdatigoj pri tio sekvos ĉe eventaservo.org/e/mondafest2020.
Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 904 (2020-09-07)
Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020, la 6-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 902 (2020-09-02)
UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)
14 elstaraj agantoj diplomitaj dum la Virtuala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 899 (2020-08-09)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)