Kiel parto de la Virtuala Kongreso okazanta en la kadro de la Monda Festivalo de Esperanto 2020, denove okazos Oratora Konkurso por la junularo.
La konkurso okazos en du sesioj:
La konkurso estas malferma al la partopreno de gejunuloj en TEJO-aĝo kiuj aliĝis al la kongreso. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la elimina rondo al la estrarano pri kulturo Orlando Raola, kiu kunorganizas la eventon (
La partoprenantoj de la Oratora Konkurso devas elekti unu el la jenaj temoj:
La parolado daŭros ĝis 10 minutoj, en la Internacia Lingvo Esperanto. La kandidatoj devas paroli libere, sen anticipe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva kaj stila, kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro.
La juĝkomisiono ĉi jare konsistas el: Giridhar Rao (prezidanto), Mark Giraud (membro), Leandro Abrahão (membro kaj teknika prizorganto) kaj Duncan Charters (anstataŭanto).
La juĝkomisiono aljuĝos tri premiojn: unua premio senpaga aliĝo al la UK en Belfast 2021, laŭ kategorio A en la frua aliĝperiodo aŭ 100 eŭroj, dua premio 75 eŭroj kaj tria 50 eŭroj, ĉiuj monsumoj liverotaj kiel aĉetkuponoj por la asocia Libroservo.
La organizantoj bondeziras al la kuraĝuloj kiuj partoprenos, kaj esperas, ke tiu ĉi kongresero estos tiel populara kaj amase spektita, kiel estas tradicie.
Kompleta regularo de la konkurso troviĝas en la retejo de UEA.
Societo Zamenhof kaj Belartaj Konkursoj en MondaFest’ 2020, la 6-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 902 (2020-09-02)
UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)
14 elstaraj agantoj diplomitaj dum la Virtuala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 899 (2020-08-09)
Montreale, virtuale: Kanado en la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) kaj MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 895 (2020-07-23)
Programo de la Virtuala Kongreso de Esperanto: unua rigardo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 894 (2020-07-16)