La 48-a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto (IIK) okazos de la 20-a ĝis 27-a de julio 2019 en Lahtio, paralele al la 104-a Universala Kongreso. La IIK-ejo estas preta por akcepti vin en naturplena loko, rekte ĉe lago, je nur 10 km de la UK-ejo.
La skipo de la IIK konsistas el diverslandaj gvidantoj: granda parto partoprenis IIK-on jam plurfoje kaj aliaj venas unuafoje por pligrandigi la teamon. Temas pri homoj, kiuj profesie laboras aŭ laboris en lernejoj, kutimas zorgi pri infanoj kiel animantoj en kulturcentroj aŭ kiel gepatroj en siaj hejmoj. Ĉiuj gvidantoj lertas zorgi pri infanoj kaj ŝatas ludi kun ili.
La programo de la IIK celas amuzi infanojn kaj instigi ilin paroli en Esperanto. Okazos skoltaj agadoj, ludoj kaj sporto, banado kaj boatado, manlaboroj kaj kantoj, ekskurso kaj certe Esperanto-kursoj. Vespere ludoj, amuza kvizo kaj aliaj interesaj agadoj atendos la partoprenantojn.

Infanoj kaj adoleskantoj estas la kutimaj IIK-partoprenantoj: ili parolas Esperanton kaj venas el E-familioj aŭ lernejaj klasoj. Adoleskantoj ekde 17 jaroj kaj gepatroj povas fariĝi helpantoj, kio kutime igas ilin poste fariĝi kungvidantoj. Infanoj ĝis 7 jaroj kutime bezonas gepatron - tiu dormas en la IIK-ejo, sed povas foje viziti UK-on. La IIK-kotizo de 400 € (por B-landoj) aŭ 500 € (por A-landoj) kovras loĝadon, manĝojn, programon kaj ekskursojn.
NB1: UK-anoj povas partopreni kun IIK la merkredan busekskurson al la granda amuzparko en Helsinko kun posta urbovizito.
NB2: Tuj post la Solena Fermo, UK-anoj povas veturi per IIK-buso al la flughaveno de Helsinko.
NB3: IIK bezonas novajn organizantojn por la sekvaj jaroj kaj cetere multajn, multajn infanojn.
Kontaktu la komisiitajn organizantojn por pliaj informoj pere de la retadreso
Bonvenigas vin en la Lahtia IIK Nicky, Annie, Sigrid, Bert, Anh Tuan kaj Zhang.
105-a UK en Montrealo: multaj aliĝoj en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 817 (2019-08-08)
12 elstaraj agantoj premiitaj en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 816 (2019-07-29)
Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Lahtio: rektoro kaj programo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 795 (2019-04-11)
Olga Ŝiliaeva reĝisoros la kongresan temon de Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 790 (2019-03-28)
Aperis la Dua Bulteno kun servoj (loĝado, ekskursoj, bankedo) por la 104-a UK, Lahtio 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 784 (2019-02-28)