Mila VAN DER HORST-KOLIŃSKA (naskiĝis la
26-an de aprilo 1927 en Parafianów apud Vilno, mortis la 13-an de decembro
2019 en Hago) estis esperantistino ekde 1960 kaj Honora Membro de UEA.
Laŭ deveno ŝi estis pola. Ŝi esperantistiĝis laŭ
Cseh-metodo en 1960 kaj aliĝis al Pola Esperanto-Asocio (PEA) kiel dumviva
membro. Sekretario de ties filio en Szczecin (1962-65), ŝi aktive
organizis kaj gvidis kursojn laŭ la aŭdvida metodo de Tibor kaj A.
Sekelj. Ŝi funkciis kiel direkciano de Instituto por Oficialigo de
Esperanto (1966-72). En SAT-kongreso (1972) ŝi konatiĝis kun sia estonta
edzo Gerard van der Horst; post geedziĝo en 1975 translokiĝis al Hago,
kie ŝi laboris en Internacia Esperanto-Instituto (1978-98), precipe por
profesiigo de Cseh-metodaj instruistoj kaj modernigo de la Cseh-materialo
per aldono de metodikaj konsiloj por instruantoj. Ŝia plej elstara atingo
estas la realigo de la videokurso Mazi en Gondolando (1995). Ŝi estis
membro de UEA kaj SAT ekde 1964, de ILEI ekde 1980, kaj ĉi ties honora
membro ekde 1999.
Ŝi mortis en maljunuldomo en Hago la 13-an de
decembro 2019, nokte je la 2-a horo.
Fonto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Mila_van_der_Horst-Koli%C5%84ska
Legu pri ŝi ankaŭ en Edukado.net: https://edukado.net/novajhoj?id=801
Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)
Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)
Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 808 (2019-06-19)
Forpasis NGUYỄN Xuân Thu (1932-2017)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 711 (2017-10-19)