REZOLUCIO
de la 104-a Universala Kongreso
de Esperanto en Lahtio, Finnlando
La 104-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Lahtio de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2019, kun 917 partoprenintoj el 57 landoj,
traktinte la kongresan temon "Vivanta naturo - floranta kulturo", en tri kongrestemaj sesioj, pluraj prelegoj, kaj diversaj aliaj kunvenoj kaj ekskursoj en la regiono de Lahtio;notante la kongruecon de la temo kun la lastatempa nomumo de Lahtio kiel Verda Ĉefurbo de Eŭropo por 2021;substrekante la ligitecon de la temo kun la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por la jaro 2019;deklaras, ke daŭripova naturo akompanas daŭripovan socion kaj daŭripova socio akompanas egalecan pritrakton de la homoj, ankaŭ rilate lingvon;avertas, ke la nunaj procezoj de ekonomia tutmondiĝo egale minacas la daŭripovon de kultura diverseco kaj biologia diverseco;substrekas, ke la Esperanto-movado, kiel movado por alispeca tutmondiĝo bazita sur respekto kaj valorigo de lingva kaj kultura diverseco, estas samtempe movado por daŭripova evoluigo en vasta senco;atentigas, ke multaj individuoj kaj organizoj en la Esperanto-movado jam aktive laboras por pli ekvilibraj rilatoj inter naturo kaj kulturo, interalie agadoj por interkultura edukado, interhoma solidareco, kaj subteno al lokaj iniciatoj por daŭripova evoluigo; kajalvokas por interproksimiĝo kaj kunlaboro inter la Esperanto-movado kaj aliaj organizoj kaj movadoj por la protektado kaj evoluigo de lokaj kulturoj kaj naturmedioj en monda skalo.
De la 21-a ĝis la 27-a
de decembro 2019 okazis en Bujumbura, Burundo, la 7-a Afrika Kongreso de
Esperanto de UEA en kiu partoprenis 135 geesperantistoj el 9 landoj
(Belgio, Burundo, DR Kongo, Italio, Kameruno, Madagaskaro, Tanzanio,
Svislando kaj Togolando). La kongresa temo estis: VERDIGO DE LA KONTINENTO
AFRIKO. Post diskutoj, ni alvenas al la jena rezolucio:
1- La
Afrika komisiono verku kaj disponigu al la afrikaj esperantistoj modelon de
efika varbmetodo. Tiun efikan varbmetodon landaj asocioj kaj kluboj traduku
al respektivaj lokaj lingvoj por informado.
2- Afrikaj esperantistoj dediĉu sian tempon kaj energion por plifortigi la varbadon kaj la instruadon de la internacia lingvo.
3- La Afrika Komisiono helpu al lokaj, landaj kaj regionaj organizoj okazigi Esperanto-eventojn.
4- Afrikaj esperantistoj uzu Esperantajn vortojn por nomi siajn projektojn.
5- Afrikaj esperantistoj organizu/partoprenu lokajn lingvofestivalojn/konkursojn.
6- Afrikaj esperantistoj strebu starigi movadon en landoj sen Esperanto-movado.
7- Afrikaj esperantistoj varbu simpatiantojn de Esperanto tiel ke ili fariĝu amikoj de Esperanto.
8- Rilate al UK en Afriko, la kongresanoj aprezis la ideon okazigi UK-n en Afriko por la unua fojo en la horizonto de 2023. Por sukcesi, la kongresanoj petas al la Afrika Komisiono de UEA helpi du landojn respektive en orienta Afriko kaj okcidenta Afriko pretigi klarajn invitproponojn al UEA.
9- La kongresanoj kuraĝigas afrikajn esperantistojn inviti aliajn internaciajn Esperanto-eventojn en la horizonto de 2023, por pli faciligi al afrikanoj partopreni plurajn Esperanto-eventojn.
10- La AMO-seminario estas grava kaj necesa programo por plifortigi la movadon en Afriko. La AMO-seminario okazu almenaŭ unu fojon jare en Afriko kaj estu pritraktitaj (aldone al la programo) kiel subtemoj: lertigado pri verkado de gazetaraj komunikoj, libroverkado, filmfarado, fotado, muziko, ktp.
11- La Afrika Komisiono kaj la estrarano de UEA en Afriko partoprenu en lokaj, landaj, regionaj kaj kontinentaj lingvaj renkontiĝoj.
12- Diverseco de opinioj kaj kulturoj estas bona atuto por la movado. Afrikanoj harmonie kunlaboru por progresigi la movadon sen konsideri niajn personajn konvinkojn.
13- La Afrika Komisiono instigu afrikajn esperantistojn aliĝi al UEA, regule legi la revuon Esperanto kaj la gazetarajn komunikojn kaj partopreni en konkursoj.
Farita en Buĵumburo, la 26-an de decembro 2019
La 7-a Afrika Kongreso de Esperanto
Ĉiujare, la 10-an de decembro, ni festas la Tagon de Homaj Rajtoj. Temas pri la dato en la jaro 1948 kiam la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estis akceptita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.
Fundamenta al la laboro de Unuiĝintaj Nacioj kaj enskribita en ties Ĉarton estas respekto de homaj rajtoj kaj la rajto de ĉiuj homoj vivi siajn vivojn en libereco kaj digno. Artikolo 1.3 de la Ĉarto aludas al celado“antaŭenigi kaj stimuli la respekton al homaj rajtoj kaj al fundamentaj liberecoj por ĉiuj sen distingo de raso, sekso, lingvo aŭ religio.”
Homrajta Tago estas aparte grava al nia Asocio, Universala Esperanto-Asocio, pro du kialoj.
Unue, ĝi memorigas nin, ke, jam en la jaro 1947, la nova statuto de nia Asocio enhavis deklaron, ke respekto de homaj rajtoj estas necesa kondiĉo por nia laboro kiel neregistara organizaĵo. Ankoraŭ hodiaŭ ĝi restas esenca elemento en nia laboro.
Due, Homrajta Tago okazas kvin tagojn antaŭ Zamenhof-Tago, la 15-a de decembro, la tago en kiu la fondinto de la Internacia Lingvo Esperanto, L. L. Zamenhof, naskiĝis en 1859. Niaj lokaj kaj naciaj kunlaborantoj ofte festas la Tagon de Homaj Rajtoj kaj Zamenhof-Tagon samtempe, emfazante la ligon inter la streboj de Zamenhof favore al internacia interkompreniĝo, unuflanke, kaj la rekonado de universalaj homaj rajtoj, aliflanke.
La alvoko de la Ĉarto de UN pri “respekto al homaj rajtoj kaj al fundamentaj liberecoj por ĉiuj sen distingo de raso, sekso, lingvo aŭ religio” memorigas nin, ke netolero de lingvaj diferencoj ofte formas la radikojn de ksenofobio kaj povas provoki perfortajn konfliktojn. Pro tio nia Asocio alvokas al respekto de ĉies lingvoj kaj antaŭenigas la Internacian Lingvon Esperanto kiel ponton trans lingvaj diferencoj.
Okaze de Homrajta Tago 2019, ni alvokas al respekto por lingva malsameco, por ĉies rajto uzi la propran lingvon kaj por klopodoj trovi pontojn inter lingvoj, kiuj favoras egalecon, toleremon, kaj pacon.
[Bv. lasi vian opinion pri ĉi-tiu Gazetara Komuniko kaj aliaj ĉe: https://forumo.uea.org/diskutado/forumo/53-gazetaraj-komunikoj/]
http://www.linguistic-rights.org/zamenhof-tago/2019-dec-10-15-afisho-EO.jpg

En epoko kiam la mondo alfrontas defiojn
pli grandajn ol iam ajn antaŭe, kaj kiam demandoj kiel ekzemple
klimatŝanĝiĝo kaj nuklea milito prezentas ekzistominacojn ne nur al la
homaro sed eĉ al la planedo, toleremo estas hodiaŭ pli grava ol iam en
pasinteco. Nur per transpontado de niaj diferencoj ni povos kontraŭstari
la problemojn kiuj ĉirkaŭas nin. Sed, bedaŭrinde, ne ekzistas lando en
la mondo kiu ne spertas maltoleremon en unu formo aŭ alia – pri
raso, religio, genro kaj multaj aliaj diferencoj, kiuj devus fortigi nin
per diverseco, sed tro ofte rolas por malfortigi nian decidemon kaj dislogi
nin for de la esencaj defioj kiuj ĉirkaŭas nin. En multaj landoj kreskas
politika ekstremismo, kaj malamo anstataŭas komprenon. Neniam internacia
kunlaboro pli gravis, ol ĝi gravas hodiaŭ.
Fundamenta al tiuj
diferencoj estas la diferenco de lingvo. Se ni ne povas interkompreniĝi,
ni ne povas kunlabori; se ni ne povas interkompreniĝi, ni emas plej
malbone imagi pri tiuj kiuj estas malsamaj al ni. Okaze de tiu ĉi
Internacia Tago por Toleremo, Universala Esperanto-Asocio apelacias al
internaciaj organizaĵoj kiel Unuiĝintaj Nacioj, al registaroj tra la
mondo kaj al ĉiuj homoj de bona volo, ke ili laboru por serĉi
signifoplenan dialogon, ke ili flankenmetu siajn diferencojn kaj ke ili
kunlaboru en spirito de toleremo por alfronti la defiojn kiuj jam
kontraŭstaras nin ĉiujn. Ni promesas nian kunlaboron en tiu
klopodado.
La 40-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko okazis en Parizo de la 12-a ĝis la 27-a de novembro. UEA estas neregistara organizo (NRO) en rilatoj kun Unesko de 1954 kaj tie havis siajn reprezentantojn sed ankaŭ ILEI kaj TEJO estis akceptitaj kiel observantoj.
Niaj delegitoj Barbara Despiney, François Lo Jacomo, Gilles Tabard, Julien Enselme kaj Renée Triolle faris sian eblon por lobii ĉe naciaj delegitoj en la salonoj, koridoroj, ĉemanĝe. Konstateble estas, ke la pli maljunaj scias pri la internacia lingvo, aliaj kun intereso aŭskultas pri ĝi, ĝiaj valoroj por justa komunikado aŭ volas aŭdi, kiel ĝi sonas, des pli pro tio, ke malgraŭ la 6 oficialaj lingvoj regis la angla. Eĉ belga reprezentantino parolis angle, "ĉar la plimulto de la administraj dokumentoj estas nur en la angla". Tio evidentiĝis dum debato pri "Malfermita scienco", kiam estis proponita surekrane la rezolucio pri tiu temo en la angla kaj la franca; sekve ankaŭ Rusio kaj arabaj landoj komentis aŭ proponis en la angla, ne en siaj lingvoj. En la Pleno aŭdiĝis la portugala el la buŝo de delegitoj el Portugalio, Brazilo, Angolo kaj Orienta Timoro, kaj hinda el la buŝo de Hinda Unio. Klare sentiĝis la "imperiismo" de uzataj lingvoj, kiam delegito de Ukrainio "atakis" Rusion ... en la hispana! Nur asocio de sciencistoj citis lingvo-diskriminacion en la debato pri "Malfermita scienco" kiam la politiko estas lasi neniun flanke, t.e virinoj kaj handikapitoj, neniam minoritatoj, eĉ dum tiu Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.
La NRO-j disponis pri salono por lasi dokumentojn, renkontiĝi, informiĝi. Duan jaron sinsekve, UEA rajtis alparoli la Plenon. Pro foresto de junuloj, tion faris Lo Jacomo nome de UEA. Lia interveno estas videbla ĉe https://www.facebook.com/ngounesco, bela pruvo, ke UEA estas konsiderata kaj bone taksata de la Ligkomitato Unesko-NROj.
Ni kontaktis diversajn delegaciojn por peti ilian subtenon por nia plua paŝo post eldono de "Kuriero de Unesko": la agnosko de Esperanto kiel nemateria monda heredaĵo.
[Bv. lasi vian opinion pri ĉi-tiu Gazetara Komuniko kaj aliaj ĉe: https://forumo.uea.org/diskutado/forumo/53-gazetaraj-komunikoj/]
[Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj
lokaj kaj landaj paperaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj
komunikiloj. Dankon!]
Okaze de la Tago de Unuiĝintaj
Nacioj 2019, la mondo frontas defiojn daŭre kreskantajn – ekde la
klimata krizo ĝis la daŭra kaj eĉ intensiĝanta malpaco en multaj
mondopartoj. Kaj Unuiĝintaj Nacioj mem estas minacata de financa krizo
kaŭzita de la rezisto de multaj membraj ŝtatoj al ĝustatempa kaj plena
pagado de siaj porcioj de la kostoj.
Se iam estis tempo kiam la
popoloj de la tuta mondo alpaŝu Unuiĝintajn Naciojn por esprimi sian
apogon, tiu tempo estas hodiaŭ.
Jam de la komenco de
Unuiĝintaj Nacioj, nia Asocio, la Universala Esperanto-Asocio, ĉiam
subtenis ĝiajn celojn kaj idealojn. Jam de la jaro 1954, do de 65 jaroj,
nia Asocio ĝuas konsultajn rilatojn kun UNESKO; kaj jam de la jaro 1950 ni
komencis dialogon kun Unuiĝintaj Nacioj kiu poste kondukis al formalaj
rilatoj kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio. Ni senlace laboras inter niaj
membroj kaj la membroj senlace laboras
inter la publiko en pli ol cent
landoj, por disvastigi informojn pri UN kaj trovi kampojn kie ni povas kune
labori. La klopodo vivteni kaj funkciigi la sistemon de UN havas la saman
idean bazon kiel nia klopodo disvastigi Esperanton, nome krei harmonian,
pacan kaj egalecan rilaton inter ĉiuj homoj, de ĉiuj sociaj fonoj, cele
al vera kaj kompleta interkompreniĝo.
Ni promesas, ke ni restos
plene dediĉitaj al Unuiĝintaj Nacioj kaj daŭros aktive laboradi por
konsciigi homojn pri la graveco de toleremo, diverseco kaj solidaro kiel
vojoj por teni pacon kaj por kontribui al vere libera kaj emancipita socio,
kie regu amikeco kaj respekto inter ĉiuj homoj kaj popoloj.
Ni
taksas esenca la rilatadon de UN kun instancoj de la civila socio, ĉar
grupoj de la civila socio kapablas rekte rilati kun homoj kaj tiel efektive
disvastigi la valorojn de UN. Ni konscias, ke UN ne kapablas atingi siajn
altajn celojn nek plenumi siajn specifajn programojn sen la aktiva
kunlaboro de ni ĉiuj en spirito de egaleco kaj reciproka respekto.
En la jaro 2020, nia Universala Kongreso de Esperanto (Montrealo,
Kanado, 1-8 aŭgusto) estos aparte dediĉita al festado de la 75-jara
jubileo de Unuiĝintaj Nacioj. Ni alvokas al nia membraro kaj al ĉiuj
Esperanto-asocioj kunlabori por ankoraŭ pli vaste informadi pri UN kaj
ĝia graveco por la monda paco, kaj aliĝi al ĝiaj programoj kaj iniciatoj
kiam kaj kie eble, ekzemple pere de naciaj UN-Asocioj. Ni petas, ke ili
venu amase al Montrealo por kunfesti la atingojn de UN kaj ke jam nun ili
disvastigu tiun ĉi mesaĝon en la propraj medioj kaj inter la publiko.
La 27-an de septembro 2019 (je la 19:00
CEST, 17:00 UTC) la Nacia Teatro de Prago eksurscenigis la operon
Sternenhoch kadre de la Internacia Teatra Festivalo en Nitro (de la 27-a de
septembro ĝis la 2-a de oktobro 2019). La prezentaĵo estas rete
vivelsendata kun subtekstoj en la ĉeĥa, la angla kaj aliaj lingvoj. La
premiero de tiu ĉi versio okazis la 7-an de aprilo 2018 ĉe la Nacia
Teatro en Prago, Ĉeĥio, kaj ĝi estas la unua komplete esperantlingva
lirika opero.
La libreto, verkita de la ĉeĥa komponisto Ivan
Acher surbaze de la groteska, ekspresionisma romano Utrpení knížete
Sternenhocha (“La suferoj de la princo Sternenhoch”),
publikigita en 1928 de la ĉeĥa poeto kaj filozofo Ladislav Klíma, estis
rekreita en Esperanto de la ĉeĥa esperantisto Miroslav Malovec, kiu
ricevis la diplomon de UEA pro Elstara Arta Agado en 2019 sekve de tiu
traduko.
La kultura platformo OperaVision (http://operavision.eu), financita de la
programo de Eŭropa Unio “Kreiva Eŭropo” kaj disponebla en la
franca, en la germana kaj en la angla, celas konatigi la mondon de opero al
la plej vasta kaj diversaĝa publiko per reta dissendo kaj disponigo de
operoj, al kio aldoniĝas artikoloj, intervjuoj kaj aliaj uzeblaj rimedoj
por la publiko, kiu alproksimiĝas al tiu arta formo kaj deziras
plukreskigi siajn konojn tiurilate. La projekto kunigas 29 partnerojn el 17
eŭropaj landoj kaj disvolviĝas sub la superrigardo de Opera Europa,
asocio de operaj kompanioj kaj festivaloj en Eŭropo.
Kadre de
tiu ĉi ampleksa kultura projekto la opero Sternenhoch estas rete
vivelsendata kaj restos rete spektebla ĝis la 26-a de marto 2020. La tuta
enhavo estas spektebla senpage, kun subtitoloj en la franca, en la germana
kaj en la angla, kun ebleco je aŭtomataj subtekstoj en 114 pliaj
lingvoj.
Trovu ligilon al la opero Sternenhoch en OperaVision
ĉi tie: https://operavision.eu/en/library/performances/operas/sternenhoch-national-theatre-prague.
Aldone al la filmo de la opero, ĉe la retpaĝo de OperaVision
disponeblas aliaj filmetoj kaj intervjuoj. Se vi deziras malkovri pli pri
la fono de la opero kaj pri la elekto de Esperanto por tiu ĉi opero, bv.
spekti ĉe Jutubo mallongan prezenton de la reĝisoro Michal Dočekal (https://www.youtube.com/watch?v=Hziv3vOx9a0)
kaj tre interesan intervjuon kun la komponisto Ivan Acher, kies unua verko
estis fakte Sternenhoch (https://youtu.be/pE1ieVjoPY4).
Ambaŭ kontribuoj estas subtekstitaj en Esperanto.
UEA varme
invitas ĉiujn interesitojn spekti la operon kaj tiel subteni tre gravan
kaj interesan manifestiĝon de nia lingvo en la internacia kultura
medio.
Monda Turisma Tago de UN, kiun oni festas
la 27-an de septembro ĉiujare, estas okazo por observi la signifon de
turismo kiel rimedo por renkontigi homojn trans regionaj kaj landaj limoj
kaj kultivi en ili spiriton de reciproka respekto kaj kompreno. La
Internacia Lingvo Esperanto, kiu estis kreita por ebligi komunikadon inter
homoj kies lingvoj estas diversaj, kaj sekve krei respekton kaj
interkompreniĝon, perfekte respegulas la celojn de la Monda Turisma
Tago.
En la nuna mondo, kie klimatŝanĝiĝo kaj la malmultiĝo
de naturaj rimedoj estas afero de urĝa internacia atento, persona kontakto
inter homoj el diversaj kulturoj kaj lingvoj tamen restas grava por
reciproka kompreniĝo kaj la kultivado de paco. Antaŭ du jaroj, la 102-a
Universala Kongreso de Esperanto, en Seulo, en julio 2017, rekonante la
Internacian Jaron de Daŭripova Turismo por Evoluigo 2017, substrekis en
sia fina kongresa rezolucio “la gravecon de daŭripova turismo por la
tutmonda Esperanto-lingvokomunumo” kaj notis “la esencan rolon
kiun ludas komuna lingvokono en la perado de reciprokaj kontaktoj inter
homoj de malsamaj kulturoj, kaj la unikajn kontribuojn de Esperanto sur tiu
kampo.”
Rekonante la gravecon de daŭripoveco, la kongreso
emfazis “la urĝecon redukti la ekologiajn kaj sociajn damaĝojn,
kiujn kaŭzas multaj formoj de turismo, kaj disvolvi novajn kaj pli
daŭripovajn formojn.”
Universala Esperanto-Asocio kaj la
tuta Esperanto-movado daŭrigas tiun laboron, renovigante sian volon, en
kunlaboro kun Unuiĝintaj Nacioj kaj ties Monda Turisma Organizaĵo,
“daŭre labori por aktive engaĝi, eduki kaj inspiri homojn en ĉiuj
landoj al pli inkluziva kaj konscia turisma kulturo.”
La 19an de septembro 2020 (post unu jaro) Unesko okazigos festivalon por la paco en Tolosa (Hispanio). La laborlingvoj de tiu ĉi festivalo estas la franca, la angla, la hispana kaj Esperanto. La festivalo konsistos grandparte el filmetoj de kiel eble plej da korusoj tra la mondo kantantaj por la paco en plej diversaj lingvoj, sed la tekstoj de la kantoj devos esti tradukitaj al unu el la kvar laborlingvoj: franca, angla, hispana aŭ Esperanto.
UEA rigardas la festivalon kiel gravan ŝancon por kontribui en la realigo de la celoj de UN, kaj por vidigi al la publiko la valoron de la internacia lingvo Esperanto. Ju pli da korusoj estos rekomenditaj de esperantistoj, des pli videblos al la publiko utileco de Esperanto kaj vasteco de la naciecoj de la esperantistoj. UEA alvokas, ke landaj asocioj, lokaj grupoj kaj aktivuloj rekomendu korusojn, esperante ke ĉiu lando rekomendos almenaŭ unu koruson.
Se vi konas koruson, kiu povus realigi tian 3-minutan filmeton de kanto por la paco, en iu ajn lingvo (kun traduko de la teksto al Esperanto) aŭ rekte en Esperanto, kontaktu François Lo Jacomo <
La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2019, okazonta en Lahtio, Finnlando, kadre de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto, sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).
La ĉi-jara aranĝo pritraktos du specialajn temojn:
La konferenco okazos en du partoj: dum la unua ni aŭskultos prelegojn de fakuloj pri la konferencaj specialaj temoj. En la dua parto la partoprenantoj denove havos la ŝancon prezenti siajn laborojn pri plej diversaj kampoj de esperantologio. La kontribuoj de tiu parto povos esti prezentitaj ĉu parole, ĉu per afiŝoj.
Ni invitas ĉiujn fakulojn, aparte junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn, sendi proponojn, speciale pri la prezentoj per afiŝoj, kiel eble plej baldaŭ al
Orlando E. Raola
Organizanto de EK 2019
La 20-an de junio ĉiujare, Unuiĝintaj Nacioj markas la Mondan Tagon de Rifuĝintoj. Laŭ la Pakto de UN pri Rifuĝintoj, de 1951, rifuĝinto estas iu, kiu fuĝis el sia lando pro "bone fundamentita timo pri persekutado pro sia raso, religio, nacieco, membreco en specifa socia grupo aŭ politika opinio." Inter la multaj faktoroj devigantaj homojn forlasi siajn hejmojn estas internaj militoj, interetnaj malpacoj kaj media degenero.
La Pakto de UN pri Rifuĝintoj kaj ĝiaj postaj protokoloj garantias certajn rajtojn al rifuĝintoj, inkluzive edukadon por iliaj infanoj, aliro al publikaj servoj, loĝado kaj laboro. Oni ne rajtas resendi ilin al iliaj landoj de origino ĝis oni povos sekure fari tion.
Kiel parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto, ni estas aparte sentemaj pri la bezono provizi rifuĝintojn per lingvaj servoj kaj helpo pri lingvolernado, por ke ili povu praktiki ĉi tiujn rajtojn.
Ni konscias ankaŭ pri la fakto, ke la Celoj de UN por Daŭripova Evoluigo estis elpensitaj por interalie redukti malriĉecon, plifortigi edukadon, plibonigi homajn rajtojn kaj krei loĝeblan medion. Ni samtempe forte aprobas liveron de servoj al tiuj personoj forpelitaj el siaj landoj kaj instigas la kreadon de medio de paco ĉie en la mondo.
La 13-an de junio, UN komencis sian ĉiujaran retro-nombradon al la Internacia Tago de Paco, nome la 21-a de septembro. Paca mondo estus mondo sen rifuĝintoj – mondo en kiu homoj povus moviĝi libere kaj sen limo kaj mondo en kiu toleremo kaj kompreno triumfus. Ni kapablas krei tian mondon, se ni vere deziras fari tion. La Esperanto-movado subtenas Unuiĝintajn Naciojn en ties klopodoj mildigi homan aflikton kaj krei mondon de paco kaj kompreno.
UEA kontribuos per 500 € kaj Centro de Interkultura Edukado Nowy Sącz per 770 €.
Vi povas sendi vian donacon al UEA konto "Informado", aldonante kiel celon: "por Polandrock". https://uea.org/alighoj/
Polandrock estas mondfama kultura festivalo, kie partoprenos pli ol 600 000 junuloj en aŭgusto 2019.
Filmeton kaj pliajn informojn vi trovos ĉe http://www.gazetaro.org/

Ni invitas vin ekkoni kaj uzi gravan rimedon por disvastigi Esperanton. Esperanto.net estas retejo de UEA, kiu provizas bazajn informojn pri Esperanto, kiel lerni ĝin kaj kiel kontakti landajn, regionajn aŭ lokajn asociojn. Tiuj informoj disponeblas en 66 lingvoj kaj la retejo aŭtomate montras la lingvon de la vizitanto.
Per la retejo jam aliĝis pli ol 600 Amikoj de Esperanto, kiuj konsistas el homoj, kiuj ĵus konatiĝis kun Esperanto kaj al kiuj ni sendas mesaĝojn por sciigi ilin pri la lingvo, pri UEA, pri TEJO kaj pri la koncerna landa asocio.
Ni sendas la enkondukan dulingvan mesaĝon en Esperanto kaj la angla, araba, farsia, portugala, hispana kaj franca. Tiuj lingvoj reprezentas 87% el ĉiuj aliĝintoj. Se vi volas helpi nin sendi mesaĝojn ankaŭ en via lingvo, bonvolu kontakti nin.
Ni sendos ankaŭ mesaĝojn en Esperanto al eks-membroj de UEA.

La nova versio de la retejo disponeblas en 16 lingvoj. Ni bezonas volontulojn por traduki aŭ plibonigi tradukojn. Ni proponas ne laŭliteran tradukon, sed adapton de la baza teksto en Esperanto. Ni sugestas, ke oni kreu laborgrupojn por tradukado kaj plibonigo de la tekstoj, preferinde kun la partopreno de la koncerna Landa Asocio. Se vi volas ricevi la tradukendajn dosierojn, bonvolu kontakti nin.

En nia retejo estas bela mondmapo, kiu montras esperantajn asociojn aŭ klubojn. Bonvolu viziti http://esperanto.net/eo/lokaj-organizoj kaj kontroli la informon pri via urbo. Vi povas tajpi la nomon de via urbo en la kadro aŭ premi la regklavon (CTRL) de via klavaro kaj samtempe ruli la centran radeton de via komputila muso por pligrandigi la areon serĉatan. Se vi trovas eraron aŭ mankon en la mapo, bonvolu indiki tion per nia formularo: http://tinyurl.com/mondmapo.

En la baza lernejo, ĉiuj devus lerni iom pri Esperanto, minimume per unu leciono. Tiu leciono povus okazi kadre de la instruado de fremdaj lingvoj, aŭ de aliaj temoj (ekz. historio, sociaj kaj politikaj sciencoj). Konatiĝu kun la baza ideo de Klaus Friese, kiu vizitis jam pli ol cent lernejojn en Germanio: http://esperanto.net/eo/leciono/.
Ĉi tiu retejo apartenas al vi. Uzu ĝin kaj helpu nin disvastigi ĝin al ĉiuj. Indiku la retejon al viaj ne-esperantistaj amikoj. Plusendu tiun mesaĝon en la diskuto-listoj kaj grupoj en via lingvo. Partoprenu!
Ĉiujare, je la 15-a de majo, Unuiĝintaj Nacioj festas la Internacian Tagon de Familioj. Tiutage, Unuiĝintaj Nacioj rekonas, ke la familio estas la baza unuo de socio. Pere de la familio, infanoj komencas sian edukon, lernas uzi lingvon kaj lernas ankaŭ kiel interagi kun aliaj personoj. Poetoj, verkistoj kaj pensuloj tra la jaroj substrekis la gravecon de familioj. Kiam Zamenhof kreis Esperanton, li konceptis la lingvon kiel ligon kaj komunikilon, kiu igu ĉiujn homojn en la mondo anoj de unu tutmonda familio.
Hodiaŭ multaj familioj estas dividitaj – de milito, de naturaj katastrofoj, de malsato. Familianoj estas dismetitaj, kontraŭvole, tra la tuta mondo. Universala Esperanto-Asocio solidariĝas kun Unuiĝintaj Nacioj en ties subteno de la kondiĉoj en kiuj tiaj dividoj estu superitaj kaj en kiuj dividitaj familioj povu reunuiĝi en paco, prospero kaj kompreno.
Kadre de la laboroj pri sia fako Kulturo, Estrarano de UEA Fernando Maia Jr., kunlabore kun la tuta Estraro kaj la redaktoroj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, inaŭguris novan rubrikon en la reta Revuo Esperanto, sub la titolo Monda Kulturo. La rubriko plenumas parton de liaj planoj dum kandidatiĝo al la Estraro por la fako Kulturo, nome labori pri 3 kulturaj aspektoj en UEA: esperanta, organiza kaj internacia kaj monda kulturo. La nova rubriko ĉi-okaze spegulas tiun lastan branĉon.
La esenca celo de la rubriko estas aperigi artikolojn, kiuj prezentas elementojn de niaj diversaj kulturoj tra la mondo – muzika, literatura, pentrarta, kinarta, danca, arkitektura ktp. – kaj kulturajn aspektojn vastasence: popolaj moroj, lingvoj, tradicioj, historioj k.a.
Principe la rubriko aperos ekskluzive en la reta versio de Revuo Esperanto kaj jam eblas legi la unuan kaj duan artikolojn:
(1) https://revuoesperanto.org/kafo_finnlando
(2) https://revuoesperanto.org/korea_alfabeto
Sekve al tiu inaŭguro, kun la intenco, ke tiu rubriko estu vere diverseca, UEA nun alvokas la Esperanto-komunumon partopreni en ĝi per sendo de artikoloj. Nur per ĉies kontribuado la rubriko Monda Kulturo povos kapti la necesajn buntecon kaj reprezentadon por la ideo malantaŭ tiu iniciato. La gvidilinioj por tiuj, kiuj volas kontribui, estas:
Se vi emas mem verki viajn artikolojn aŭ post permeso traduki kulturajn materialojn el aliaj lingvoj, UEA instigas vin aliĝi al tiu iniciato kaj antaŭdeziras bonan laboradon.
La 21-an de februaro 1952 la polico pafmortigis en la universitato de Dako, ĉefurbo de la hodiaŭa Bangladeŝo, plurajn manifestaciantajn studentojn. Tiuj studentoj manifestaciis por ke oni agnosku la ekziston de ilia gepatra lingvo, la bangla, kiun oni volis forigi de la universitato favore al lingvo “pli granda”, parolata de la fortuloj de la momento.
Temas pri tio, kio ripetiĝas, en diversaj formoj, daŭre tra la tuta mondo kaj tra la tuta historio, ekzemple rilate al la indiĝenaj lingvoj, sed ankaŭ rilate al aliaj “malfortaj” aŭ minoritataj lingvoj, kiuj rezulte ne aŭdiĝas en lernejoj, ne aperas en oficialaj rondoj, ne estas partoj de la publika vivo, kaj perdas sian rekonon kaj prestiĝon.
Tiel okazas iom post iom la malapero, morto de lingvoj, kaj tutaj popoloj perdas sian intelektan riĉecon – kiel pri tio rimarkigis multaj lingvistoj, kaj en 2019 aparte atentigas UN kaj Unesko.
Krom la socia maljusteco kaj psikologiaj problemoj rezultantaj el la perdo de uzeblo de sia gepatra lingvo, kaj pro nesufiĉa sperto en la uzo de la altrudata lingvo, necesas konscii ankaŭ pri aliaj realaĵoj: la biologia kaj lingva diversecoj estas nedisigeblaj, interkonektitaj kaj dependantaj unu de la alia. El perdo de lingva diverseco rezultas perdo de tradiciaj konoj necesaj ekzemple por daŭripova biodiverseco kaj por kultura kontinueco.
En la jaro 1999 Unesko proklamis la 21-an de februaro la ĉiujara Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. Ĝia unua kaj ĉefa celo estis ree emfazi la edukajn avantaĝojn de uzo de la gepatra lingvo en lernejoj, precipe en elementaj lernejoj. Infanoj pli rapide lernas legi kaj skribi en lingvo kiun ili plene komprenas – aŭ, pli precize, ili suferas malavantaĝon se ili estas devigataj komenci sian lernadon per lingvo kiun ili parte, aŭ eĉ tute, nekomprenas.
En sia mesaĝo al la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en 2018, Audrey Azoulay, la Ĝenerala Direktoro de Unesko, deklaris: "Estas fakto, ke nia Organizaĵo dividas kun la esperantista Movado komunajn valorojn: esperon en konstruado de paca mondo, harmonian kunvivadon inter la popoloj, respekton al kultura diverseco, solidarecon trans la limoj."
Universala Esperanto-Asocio (UEA) gratulas Uneskon kaj UN pro ties kreskanta atento al lingva diverseco, sed emfazas, ke oni ankoraŭ ne dediĉas sufiĉan atenton al la demando de lingva justeco kaj lingva egaleco. Kiel unu el malmultaj neregistaraj organizaĵoj kiuj okupiĝas pri lingvaj demandoj, UEA instigas al Unesko kaj UN doni pli da atento al lingva justeco sur ĉiuj terenoj kaj tute aparte en edukado.
En la retejo https://revuoesperanto.org estas senpage elŝutebla la decembra numero de la Revuo Esperanto, la plej renoma periodaĵo en Esperantujo, aperanta jam la 112-an jaron. La numero estas fermanta la jarkolekton 2018.
Esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne membras en UEA aŭ ne abonas la revuon, estas invitataj konatiĝi kun ĝia riĉa enhavo: novaĵoj, artikoloj, recenzoj ks. Bonvolu sciigi pri la elŝutebleco al ĉiuj eventualaj interesiĝantoj.
En la numero eblas legi diversajn artikolojn pri la Universala Kongreso, kiu okazos ĉi-jare en Lahtio: konatiĝu kun la kongresurbo, legu pri kie, kiam, kion manĝi en Finnlando.
Krome malkovru kiu memortabulo estis inaŭgurita en Ukrainio, frandu la analizon de la vicprezidanto de UEA: Kiom maluniversalaj ni estas?
Trovu la furorliston de la kongresa libroservo en Lisbono: kiu estis la 2-a plej vendita libro? Legu ankaŭ pri la aliaj gravaj kaj interesaj aferoj!
La 19an de januaro ĉi-jare aperis nova retejo de UEA. Ĝia nomo estas uea.facila, kaj ĝi estas videbla ĉe: https://uea.facila.org. Ĝia celo estas prezenti la Esperanto-movadon al novaj esperantistoj per facila lingvaĵo. Tial ĝi estas taŭga por lernantoj, sed espereble ĝiaj mallongaj novaĵartikoloj povus esti interesaj ankaŭ por pli spertaj esperantistoj. Ĝi estas senpage abonebla, do ne necesas esti membro de UEA por legi ĝin kaj komenti.
La artikoloj konsistas ĉefe el novaĵoj kaj informoj pri la Esperato-movado, sed estas ankaŭ ĝeneralaj legaĵoj, informoj pri filmetoj kaj aliaj materialoj troveblaj tra la reto, kalendaro de estontaj kunvenoj kaj aliaj. Estas grave, ke la legantoj ne nur pasive legu, sed sentu sin parto de la afero, do ili havas eblecon komenti sub la artikoloj, prezenti sin en la paĝo “Niaj legantoj”, kaj sendi mallongajn raportojn kaj fotojn pri lokaj agadoj.
La facila lingvaĵo de la artikoloj estas bazita sur la iama vortlisto de Kontakto, nun reviziita. Aldonitaj vortoj rilatas plejparte al komputado kaj Interreto, dum estis forigitaj kelkaj vortoj, kiuj ne ofte estas bezonataj en tia retejo. La reviziita vortlisto troviĝas ĉe: https://uea.facila.org/vortlisto/
La ĉefredaktoro estas Anna Löwenstein, kaj jam formiĝis tuta reto de kunlaborantoj. Emilio Cid, estrarano de UEA, subtenis la projekton ekde la komenco, kaj estas grave mencii la kontribuon ankaŭ de ESF, kies subvencio necesis por ricevi la helpon de profesia programisto.
Por kontentigi la bezonojn de la novaj esperantistoj, Anna Löwenstein ekrilatis kun ILEI kaj Stano Marček, la redaktoro de ties revuo Juna Amiko. En tiuj kontaktoj tuj vidiĝis, ke tekstoj el Juna Amiko aperos en la retejo uea.facila kaj inverse. Jen pozitiva kunlaboro.