Unuafoje en la historio de UEA, la membroj povos voĉdoni rete en "via spaco" en la retejo de UEA. Ĉirkaŭ 800 membroj, kiuj aŭ ne havas retpoŝtadreson aŭ kie la retpoŝtadreso en la pasinteco iel ne funkciis, tamen ricevos paperan balotilon poŝte kaj devas resendi ĝin poŝte.
Partopreno eblas por ĉiu membro, kiu jam kotizis por la jaro 2019. Tiel la membroj elektas la reprezentantojn de la indvidua membraro en la Komitato de UEA dum la trijara periodo 2019-2022. Temas pri demokratia elemento de nia asocio. Voĉdono ne nur estas rajto, sed ankaŭ demokratia devo. Inter la 8 kandidatoj, kies sinprezentoj troviĝas sur la balotilo kaj aperas ankaŭ ĉe: https://uea.org/asocio/elektoj/kkb2019, eblas voĉdoni por 5 kandidatoj. La voĉdono estas plene anonima.
Reta voĉdono eblas ĝis la 28-a de junio. Paperaj balotiloj devas atingi la Centran Oficejon ĝis la sama dato.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Interkultura Novelo-konkurso (INK), de Akademio Literatura de Esperanto, sub aŭspicio de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 909 (2020-09-22)