Rob Moerbeek, honora membro de UEA, ricevis nederlandan reĝan Ordenon de Oranje-Nassau. La urbestro de la urbo en kiu Rob Moerbeek loĝas, Beverwijk, speciale venis al Roterdamo por enmanigi la ordenon kaj gratuli la samurbanon dum la Malferma Tago de UEA, la 28-an de aprilo 2018 (vidu videon: https://www.youtube.com/watch?v=2viNCD2snwg).
Rob Moerbeek fariĝis kavaliro de la ordeno pro siaj grandegaj meritoj por la Esperanto-movado en Nederlando kaj tutmonde, kaj ankaŭ pro sia daŭra sindediĉa agado favore al handikapitoj, precipe blinduloj kaj malfortevidantoj.
Probal Dasgupta: "Lerni de Islando"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 508 (2013-07-21)
Mesaĝo de Probal Dasgupta je la Zamenhof-tago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 439 (2011-12-15)
Linguapax-premio al Robert Phillipson
Gazetaraj Komunikoj n-ro 366 (2010-02-26)
Mesaĝo de Probal Dasgupta al la Kunfluo de Lingvoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 365 (2010-02-16)
Rob Moerbeek emeritiĝis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 120 (2001-05-02)