Okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, Universala Esperanto-Asocio gratulas Unuiĝintajn Naciojn en ties 73-a jaro kaj alvokas al parolantoj de Esperanto subteni la laboron de la familio de Unuiĝintaj Nacioj.
Universala Esperanto-Asocio, fondita en 1908, restrukturiĝis en la jaroj tuj post la Dua Mondmilito kaj la malvenko de la fortoj de faŝismo kaj genocido. Nia celo, same kiel tiuj de la tiam naskiĝanta organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, estis subteni lingvadon pli ol bombojn, kaj kompreniĝon pli ol antaŭjuĝadon. Ni daŭre kredas same kiel Unuiĝintaj Nacioj ke paca intertraktado per vortoj parolaj kaj skribaj superas konfrontiĝon kaj perforton, inkluzivo superas ekskluzivon, kaj diskutado kaj interkonsento estas esencaj por la daŭripovo de la planedo. Ni instigas niajn membrojn, ke ili sekvu la laboron de Unuiĝintaj Nacioj kaj aldonu sian subtenon al ĝiaj iniciatoj por paco kaj kompreno.
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)
UEA fariĝis ĉefa partnero de KAEST 2020, kiu okazos rete (1-4 oktobro)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 906 (2020-09-11)