UEA kondolence informas, ke la veterana esperantisto, fama verkisto kaj poeto, kaj Honora Membro de UEA s-ro Baldur Ragnarsson forpasis la 25-an de decembro 2018 posttagmeze en la kristnaska tago, dumdorme, en maljunulejo en Rejkjaviko, Islando.
Baldur Ragnarsson naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1930, lernis Esperanton kiel gimnaziano en 1949 kaj ekaktivis movade (lande kaj internacie) ekde 1952. Li estis prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio dum multaj jaroj kaj vicprezidanto (1980-83) kaj estrarano (1983-86) de UEA pri kulturo kaj edukado.
Grava figuro por nia kulturo, Baldur prezidis la Belartajn Konkursojn de UEA de 1975 ĝis 1985, fariĝis Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1979 kaj en 2007 estis elektita de Esperantlingva Verkista Asocio kiel kandidato al Nobel-premio pri literaturo post la morto de William Auld.
Islandlingve li verkis poezion kaj fakajn librojn pri la islanda. En Esperanto li verkis du famajn poemkolektojn, nome "Ŝtupoj sen Nomo" kaj "Esploroj", kiuj en 2007 aperis kune ĉe Edistudio en "La lingvo serena", lia plenverkaro, kiu krome enhavas ĉiujn aliajn disajn poemojn kaj ĉiujn eseojn pri diversaj kampoj de la lingva kaj literatura kulturo pri kiuj li okupiĝis.
En la fino de la Jaro de la Esperanta Kulturo tamen, anstataŭ adiaŭi, UEA invitas senĉese pli proksimiĝi de la kulturo en Esperanto kiel inda maniero honori la memoron de tiel kara veterano, kiu iam verkis por ni:
Renaskiĝo
(poemo en prozo)
La dolĉo de la momento aperis al ni, fea, ŝvebeca, nekaptebla kiel ombro de ombro.
Kiel ombro de ombro mildas la sonĝo en niaj koroj. Kiel odoro de nevidebla floro. Kiel lunolumo sur fermitaj okuloj.
Kaj ni estas ne plu la samaj. Ni sonĝis nin for, detruis nian materion, nuligis niajn distingojn de noblo kaj malnoblo, kulpo kaj senkulpo, scio kaj nescio.
Ni estas sonĝaj en la realo, realaj en la sonĝo; detruitaj kaj renaskitaj en la sama tempo. Kaj la vortoj ne plu estas vortoj, la tero ne tero, nek la ĉielo, ĉielo.
[Unue aperis en Nica Literatura Revuo n-ro 5/6, p. 210]
Pli pri Baldur Ragnarsson, legu en: https://eo.wikipedia.org/wiki/Baldur_Ragnarsson
Al la familio UEA prezentas sinceran kondolencon nome de la monda esperantistaro.
Filmo pri la poezio de Baldur Ragnarsson en la Reta Kinejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 409 (2011-04-07)
Baldur Ragnarsson prelegis en la Malferma Tago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 205 (2005-05-01)
Baldur Ragnarsson en la aprila Malferma Tago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 196 (2005-01-23)