Hodiaŭ, la 2-an de oktobro, Unuiĝintaj Nacioj invitas la mondon kunsoleni la Internacian Tagon de Ne-perforto. La Tago celas disvastigi konscion pri la ne-perforta vojo al solvado de konfliktoj, inspirite de la filozofio kaj persona ekzemplo de Mahatmo Gandhi, kiu nomis la ne-perforton “la plej granda potenco je la dispono de la homaro.”
En ĉi tiu tago, Universala Esperanto-Asocio deklaras sian firman subtenon por la alvoko de UN, kies aktualeco estas konfirmita ĉiutage per novaĵoj el ĉiuj kontinentoj. La principoj kaj agoj de ne-perforto respondas al la streboj de la Esperanto-movado, per la disvastigo de lingvo neŭtrale homa, kultivi pacon, toleremon kaj komprenon tutmonde. Sekve, UEA kondamnas ajnan formon de perforto, kaj substrekas ke plena respekto al la homaj rajtoj estas nemalhavebla bazo por la konstruado de kulturo orientita al paco kaj interkompreniĝo inter la popoloj.
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Internacia Tago de Ne-perforto 2018: interkompreniĝo kiel bazo de pli tolerema kaj pli paca mondo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 760 (2018-10-02)
Nova pledo de UEA ĉe UN por lingvaj rajtoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 405 (2010-12-17)
Pledo por plueldono de presita El Popola Ĉinio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 101 (2000-10-17)
Manifesto 2000 por Kulturo de Paco kaj Senperforto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 58 (1999-11-19)