Sekve la malferman alvokon kiun UEA lanĉis en gazetaraj komunikoj N-ro 662 por tiuj esperantistoj loĝantaj en Afriko kiuj interesiĝas plenumi parton aŭ ĉiujn el la taskoj de Afrika Oficejo, venis 9 kandidatiĝoj ĝis la limdato.
Post detala trarigardo de la kandidatiĝoj kaj konsideroj rilate al la buĝetaj limigoj, elektitaj kandidatoj estis intervjuitaj. Plurflankaj interkonsentoj kaj interparoloj pri eblaj disdividoj de la rimedoj gvidis al la decido malfondi la Afrikan Oficejon, kaj starigi oficejojn de UEA en Lomeo (Togolando) kaj Lokossa (Benino), kaj sekve de tio uzi por ili la nomojn Lokossa Oficejo de UEA kaj Lomea Oficejo de UEA.
En tiuj du oficejoj laboros Apélété AGBOLO kaj Adjévi ADJE (Lomea Oficejo) kaj Bernard GNANCADJA (Lokossa Oficejo). Ili ne nur plenumos taskojn rilate al la Afrika agado, sed ankaŭ rilate al la ĝeneralaj agadoj de UEA.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)
Ĝis la 31-a de majo junuloj rajtas kandidatiĝi por volontuli en la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 878 (2020-05-28)