De la 11-a ĝis la 17-a de februaro 2018, Havano gastigos la 9-an Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto. La kongresa temo estos “Lingvoj kaj kulturoj: edukado por daŭripova evoluo en La Amerikoj”.
TAKE estas kongreso iniciatita de la Amerika Komisiono de UEA, kreita en 1994, sed la Unua Latinamerika Kongreso de Esperanto, antaŭulo de la nuna TAKE, okazis en julio 1978 en Mariljo, Brazilo, kie kunvenis kvincento da kongresanoj.
Tiamaniere, post tiu unua sukcesa renkontiĝo, la amerika regiono decidis okazigi, principe, ĉiu-trijaran kongreson, sed la realo ne ebligis tion plenumi akurate, tamen, tiel ĝermis forumo por la amerika movado kunordige kun la Amerika Komisiono de UEA kaj la respektivaj landaj asocioj.
Aliflanke, dum la 90-aj jaroj, Havano fariĝis unu el la plej vizitataj urboj de Kubo kaj de tiam ĉiujare akceptas plurcentmilojn da turistoj el ĉiuj mondopartoj kaj el la tuta lando.
Kiel estas sciate, Kubo kaj Kuba Esperanto-Asocio havas jam longjaran sperton en la organizado de internaciaj eventoj, nome, la 75-a UK en 1990, la 6-a TAKE en 2004, la 95-a UK en 2010 lige kun ILEI-konferencoj, Junularaj Kongresoj kaj Infanaj Kongresetoj, interalie.
Stabila kaj sperta aktivularo kaj novaj generacioj de esperantistoj sin preparas por bonvenigi la internacian kongresanaron, kiu povos propraokule konstati la vivantecon de la kuba movado kaj aparte laboros por plifortigi la regionan komunumon kun ĉiuj bonvolaj homoj pretaj levi la torĉon de Esperanto en la kontinento.
Laŭ la programo provizora oni antaŭvidas prelegojn pri la kongresa temo, seminariojn, fakajn kunsidojn, AMO-seminarion, forumojn, kulturajn spektaklojn, ekskursojn, dum-, antaŭ- kaj postkongresajn.
Kadre de la kongreso okazos la jara renkontiĝo de la kubaj esperantistoj kaj kunsido de la Komitato de KEA, la supera gvidorgano de la Asocio. Ni esperas akcepti 150-200 partoprenantojn. Bonvenon en Havano!
Loka Kongresa Komitato
Retejo de la 9-a TAKE: http://www.esperanto.cult.cu
UEA fariĝis ĉefa partnero de KAEST 2020, kiu okazos rete (1-4 oktobro)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 906 (2020-09-11)
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la tuta mondo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 858 (2020-03-29)
Kongresa temo en Lisbono: “Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun?”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 710 (2017-10-18)
Finiĝis la 6-a Tutmonda Ekzameno kaj komenciĝos serio de unuopaj sesioj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 691 (2017-06-21)