Ekde 1974, sub la marko Plejado, ŝi eldonis kvardekon da altnivelaj libroj. Krom verki en la itala, i.a. biografiojn de famuloj de sia urbo, ŝi aŭtoris en Esperanto novelojn kaj poemojn: La kombilo (1962), Bill kaj lazuraj okuloj (1964), Karnavalo (1973), Ni devas vivi (1975; kun K. Walraamoen), La ĝardeno de la urbestro (1978), Vivendo (1979), Nuancoj (1980; kun K. Szczurek). Ŝia itallingva aŭtobiografieca romano Baci non chiesti (2001) havas Universalan Kongreson kiel fonon.
Gabrielli estis ofte premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA k.a. konkursoj. Kiel ŝatata preleganto kaj Esperanto-instruanto ŝi vizitis multajn landojn. En la 86-a UK en Zagrebo en 2001 ŝi estis elektita kiel Honora Membro de UEA.
Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)
Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)
Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 808 (2019-06-19)