En la aĝo de 94 jaroj HAN Moo-hyup forpasis la 22-an de aŭgusto 2017 en Bundang, Koreio. Li naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1923 en Pjongjango.
Li estis emerita dustela generalo de la Korea Armeo, esperantisto ekde 1976, prezidanto (1979-1981, 1990-1994) kaj honora prezidanto (1994-) de Korea Esperanto-Asocio. Li eldonis la gazeton La Espero el Koreio (1976-1994) kaj estis LKK-prezidanto de la 79-a UK en Seulo (1994).
Diplomiĝis ĉe la postdiploma lernejo de la Nacia Defenda Universitato (1957), kaj ĉe la politika kaj diplomatia fako de la universitato Dankook (1962). Ĉefdirektoro de la lerneja fondaĵo Kumoh (1975-1977); ĝenerala direktoro de la mar- kaj fajrasekura kompanio Dongbang (1977-1981).
Li verkis la librojn Soldato kaj Respondeco (1975) kaj Administrado kaj Respondeco (1980). Korea Esperanto-Asocio eldonis la memorlibron en 2015 sub la titolo Dediĉe al Uyang HAN Moo-hyup.
Dum multaj jaroj, mecenato de la Korea E-movado.
En 1995 li estis elektita kiel Honora Membro de UEA.
Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)
Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)
Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)
Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 808 (2019-06-19)