La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 46-a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 29-an de aprilo 2017, kaj tuj poste, dimanĉe, la 30-an de aprilo, okazos seminario pri informado.
La 46-a Malferma Tago estos dediĉita al la Zamenhof-Jaro: Aldone al la koncizaj informoj pri la jaro, kiujn kunhavigos al ni Sara Spanò, estrarano de UEA, en sia prelego titolita Trarigardo pri la Zamenhof-Jaro: ĝisnunaj atingoj kaj venontaj paŝoj prelegos ankaŭ Barbara Pietrzak, komisiito de UEA pri la Zamenhof-Jaro, kun la titolo La kongresparoladoj de Zamenhof - la fundamento de la movado kaj komunumo kaj Orlando Raola, prezidanto de Esperanto-USA, kiu prezentos sian interesan temon per la titolo Zamenhof: Inter tiuj homoj kapablaj imagi la estontecon.
Okazas interesaĵoj en la movado ankaŭ aliloke, Stela Besenyei prezentos al ni la refoje libroforme disponeblan Pasporta Servo, kaj volontuloj de UEA kaj TEJO pri pliaj temoj, kiel ekzemple kultura projekto rilata al Esperanto aŭ la disvolviĝo de la Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo projekto de TEJO.
Dimanĉe la 30-an de aprilo, do sekvatage, ni plu uzos la eblon interŝanĝi spertojn kaj laŭ la ebloj krei ‘virusajn’ bildojn, enhavojn por helpi la informadon pri Esperanto.
Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj, kafo kaj teo estos senpagaj kaj varmaj la tutan tagon. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo,
La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo ambaŭtage ĉe Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Roterdamo, Nederlando.
14 elstaraj agantoj diplomitaj dum la Virtuala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 899 (2020-08-09)
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
UK 2020: aliĝu dum la unua, plej avantaĝa aliĝperiodo!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 835 (2019-11-20)
Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 827 (2019-09-24)